Aŭgusto la 3-a (Pollando-Litovio)
El Vikipedio
(Alidirektita el Aŭgusto la 3-a (Pollando))
Frederiko Aŭgusto la 2-a (naskiĝis la 17-an de oktobro 1696 en Dresdeno; mortis la 5-an de oktobro 1763 samloke) iĝis en 1733, post la morto de sia patro Aŭgusto la Forta, princo-elektisto de Saksio kaj kun la nomo Aŭgusto la 3-a ankaŭ reĝo de Pollando kaj grandprinco de Litovio. Daŭrigante la eksteran politikon de sia patro, li kondukis sian hejmlandon en la katastrofon de la Sepjara Milito. La persona unio Saksio-Pollando inter Elekto-Saksio kaj Pollando-Litovio finiĝis per lia morto. Aliflanke li nedisputeble estis siaepoke unu el la plej grandaj mecenatoj de arto.
| Antaŭe: | Princo-elektisto de Saksio | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Frederiko Aŭgusto la 1-a | 1733–1763 | Frederiko Kristiano |
| Antaŭe: | Reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio |
Poste: | |
|---|---|---|---|
| Aŭgusto la 2-a resp. Stanislao la 1-a (kontraŭreĝo) | 1733/36–1763 | Stanislao la 2-a |