Aŭklanda tufkormorano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aŭklanda kormorano)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭklanda tufkormorano
Aŭklanda tufkormorano
Aŭklanda tufkormorano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. colensoi
Phalacrocorax colensoi
(Buller, 1888)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Aŭklanda tufkormorano (Phalacrocorax colensoi) aŭ Aŭklanda kormorano estas birdospecio de la familio Falakrokorakedoj de kormoranoj. Ĝi estas el Novzelando. Tiu specio estas endemia de la insularo Aŭklandoj je 465 km sude de la Suda Insulo. Laŭ la IUCN estas nur ĉirkaŭ 2,000 individuoj.

Ĝi estas sedenta birdospecio kiu ĉefe manĝas variajn krustulojn kaj fiŝojn.

La Aŭklanda tufkormorano estas mezgranda kormorano (63 cn longa kun enverguro de 105 cm) kun nigraj supraj partoj kaj tre kontrastaj blankaj subaj partoj kun blankaj mentono kaj gorĝareo vertikale fermita de la nigraj etendoj de malantaŭa kolo kiuj fermiĝas antaŭe super la ankaŭ blanka brusto. La vizaĝo estas nigreca kun flava mallarĝa brido super la bekobazo.

La Aŭklanda tufkormorano estas kolonia nestumanto, kiu konstruas grandajn nestojn, el inter aliaj, herboj, bastonetoj kaj algoj. La ino de Aŭklanda tufkormorano demetas tri palajn bluecverdajn ovojn en Novembro-Februaro. La periodo por kovado de la Aŭklanda tufkormorano estas de 26–32 tagoj.

La Aŭklanda tufkormorano estas konsiderata vundebla de la IUCN pro sia malgranda populacigrando kaj limigita tutmonda teritorio. Oni ĉirkaŭkalkulis ke nur ĉirkaŭ 2,000 Aŭklandaj tufkormoranoj ekzistas en sia malproksima habitato. Ĵuse oni kalkulis nur ĉirkaŭ 1,000 parojn.

La latina scienca nomo de tiu birdospecio rememoras omaĝon al la naturalisto William Colenso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]