Aŭlo Gelio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aŭlo Gellio skribas la Noctes Atticae (Pentraĵo de nederlanda Jakob Gronovius (1706).

Aŭlo Gelio (latine Aulus Gellius; Romo, ĉirkaŭ 125 – ĉirkaŭ 180[1][1]) estis romia verkisto kaj juristo fama ĉar aŭtoro de Noctes Atticae. Li estis lernanto de Marko Kornelio Frontono, elstarulo de la la latina arkaismo de tiu epoko, kiam ŝajnas ke oni ege okupiĝis precipe pri la forma pureco kaj pri la elokucio de la latina lingvo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aŭlo Gelio naskiĝis en Romo, eble lundtage, en 125 p.K., dum la imperiestrado de Hadriano. Post la studoj pri Gramatiko kaj Retoriko ĉe majstroj Tito Kastricio kaj Sulpicio Apolinaro en la ĉefurbo, li translokiĝis al Ateno por pliperfektiĝi en la liberaj artoj. Ĉi tie ekkonatiĝis kun Herodo Atiko kaj Peregrino Proteo. Danke al tiu porperfektiga atena loĝado li komencis sian precipan verkon, nome la Noctes Atticae (Atikaj Noktoj), frukto de liaj legaĵoj kaj kolokvoj kun literaturistoj, filozofoj kaj retorikistoj de sia epoko.

Reveninte al Romo, Aŭlo ekdungiĝis kiel juĝisto extra ordinem nome kiel "juĝisto de la imperia kortego” kaj eble okazis en tiu tempo ke li konatiĝis kun Marko Kornelio Frontono kaj kun filozofo Favorino,[2] ofte citita en la Noctes Atticae (La Atikaj Noktoj), lia unika verko nin atinginta. Lia socia pozicio en la Romo de Antonino Pia estis sendube lokebla en la alta elito, kiel dedukteblas el liaj amikecoj kaj intelektaj interŝanĝoj.

Noctes Atticae[redakti | redakti fonton]

En 159 estis publikigitaj la Noctes Atticae (eldiru: noktes Átiĉe), verko en dudek libroj, konserviĝinta preskaŭa integra ekscepte de la liber octavus (oka libro), en kiu la aŭtoro paradas per vasta scio en la plej diversaj kampoj: el la latina retoriko ĝis medicino praktikata en Romo, filozofio, literatura kritiko, sciencoj, arkeologio kaj romia juro. En ĝi Gelio citas epizodojn eltiritajn el sia loĝado en Atiko, el kiu la titolo de la verko, danke al kiuj eblas rekonstrui, almenaŭ parte, lian travivon.

La verko rezultas ekstreme fragmenta, senordan sia strukturo, kun emo al elmontriĝo per la erudicio aŭ anekdoto erudiciema.

La precipa interesa altiro de la Noctes ŝajnas residi en la priskribo pri la belo de la imperia socio de la jaroj de Antonino la Pia, kiun oni resalte gustumas en tiuj rakontoj, konscia ke tiu ora epoko ne plu revenus por la Imperio.

Lia verko estas difinita speco de Zibaldono ante litteram (kunaĵo de malsamaj literaturaĵaj specoj), taŭga por ŝatantoj kaj posedantoj de vera kulturo, kaj ne por la simpla "plebo". La verko, do, estas spegulo de la vasta erudicio kaj de la esplora spirito de la aŭtoro. Laŭ Gelio la kulturo ŝajnas konsisti en kuriozaj nocioj, eksĉesemaj, en la enciklopedia vasteco de la pritraktitaj informoj, certe ne en la profundeco per kiu ili estas esprimitaj aŭ en ilia organikeco. Li, ankaŭ se ne eksplicite anoncite, estis subtenanto de la supereco de la romia civilizacio, kompare kun tiu de la Antikva Grekio.

Se kompari la stilon de Gelio kun tiu de Frontono, ĝi aperas malpli bombasta kaj pli simpla kaj plaĉa danke ankaŭ al la entuziasmo kiun la aŭtoro elverŝas en la malkovrigo de siaj erudicia informoj. [3]

Ĉar la verko ne estis pliampleksigita, kiel Aŭlo Gelio mem sin proponis tion fari, probablas ke li trovis morton dum la antonina pesto[4] kiu sekvis la reveno de la legionoj el Oriento kaj kiu dekumis la popolon de la imperio en la 160-aj jaroj.

Historia kunteksto[redakti | redakti fonton]

Hadriano fariĝis romia imperiestro 117, okaze de la morto de Trajano, kiu levigis la imperion al plej vastaj ĝiaj teritoriaj limoj: la sekvantaj imperiestroj, kaj do ankaŭ Hadriano[5], estos absorbitaj en la provo ilin plisekurigi. Al Hadriano posteulis Antonino la Pia kiu daŭrigis la saman politikon de la antaŭulo solidigante ties administran reformon. En 161 Marko Aŭrelio, disĉiplo de Epiteto, kaj Lucio Vero al li posteulantaj per adopto.

Estis tiu la periodo dum kiu Kvadoj kaj Markomanoj ekpremis sur la okcidentaj limoj de la Imperio...

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu bibliografion.
  2. Vidu bibliografion
  3. Luciano Perelli, Storia della letteratura latina.
  4. Aŭ “pesto de Galeno” el la nomo de tiu kiu ĝin unue malkovris.
  5. Estis li la konstruiganto de la Muro de Hadriano kiu ankoraŭ konservas lian nomon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Precipaj fontoj
  • Aulo Gellio, Noctes Atticae (Latina teksto)
  • Cassio Dione Cocceiano, Storia romana, LXIX-LXXIII, Angla versio.
  • Marco Cornelio Frontone, Epistolario, Latina teksto.
  • Kritika literaturo:
  • G. Cipriani, Storia della letteratura latina, Einaudi, Torino 1999 ISBN 88-286-0370-4
  • G.Cipriani, F. Introna, La retorica nell'antica Roma, Carocci, Roma 2008
  • Gian Biagio Conte, Letteratura latina - Manuale storico dalle origini alla fine dell'impero romano, Le Monnier, 2009, id ISBN 88-00-42156-
  • Concetto Marchesi, Storia della letteratura latina, 1969, Paravia, ISBN 88-395-0255-6
  • Giancarlo Pontiggia, Maria Cristina Grandi, Letteratura latina. Storia e testi,, Pincipato, Milano, 1996, ISBN 9788841621882.

Eldonoj de “Noctes Atticae”[redakti | redakti fonton]

La fundamentan oni realigis en Romo en 1469, tiun kritikan prizorgis Jakob Gronovius (Leyden, 1706).

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

[Komuna [2]