Aŭreolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mozaiko el la 6-a jarcento, montranta Kriston kun kruca aŭreolo

Aŭreolo, foje ankaŭ nomata "glorkrono", laŭ PIV en la lingvaĵo de religia arto estas luma rondo, kiun la pentristo desegnas ĉirkaŭ la kapo de kristanaj sanktuloj, martiroj, aŭ aliaj aparte elstarigindaj personoj.

Citaĵo
 La fenikso frapas per siaj flugiloj, ĝis ĉirkaŭ la kapo de la infano formiĝas aŭreolo.Z 
Citaĵo
 Stranga brilo radiis el unu tombo (de Galileo Galilei), miloj da moviĝantaj steloj formis kvazaŭ aŭreolon ĉirkaŭ ĝi.Z 

En figura senco ankaŭ temas pri signo pri prestiĝo kaj brila famo ("la aŭreolo de la sukceso, de la venko"). Sinonime en la dua senco uziĝas la vorto nimbo, kiu venas de la latina vorto nimbus kaj en la latina lingvo ankaŭ uziĝis en la unua vorta senco ("doni al la afero nimbon (prestiĝon) de oficialeco").

Citaĵo
 S-ro Schleyer (la aŭtoro de Volapuko) pardonu al mi, se mi detruis lian ĉefan aŭreolon.Z 

En tria senco de la vorto, en la lingvaĵo de astronomio temas pri ringforma lumo (laŭ aspekto simila al la aŭreolo en religiaj pentraĵoj) ĉirkaŭ la sunoluno, precipe dum eklipsoj.

Analogie al la simbola uzo de aŭreolo en religia arto, ankaŭ en heraldiko la signo de aŭreolo estas simbolo de aparta elstareco, grandeco kaj sankteco. En blazonoj ofte simbolaj bestoj, kiuj reprezentas reganton, regan dinastion aŭ popolon, ricevas aŭreolon ĉirkaŭ la kapo, aparte ofte leonoj (laŭ rekta paralelaĵo al kristanisma arto, ĉar origine temas pri la simbolo de la kristana sanktulo Marko la evangeliisto), la "reĝoj de la bestoj" kaj agloj, la "reĝoj de la aero", respektive "duoblaj agloj" (heraldika simbolo de aparte elstara reganto aŭ regno, "pli valora ol simpla aglo").

Laŭ Francisko Azorín aŭreolo estas Radiokrono per kiu la artistoj ofte ĉirkaŭas la kapon de la sanktuloj.[1] Li indikas etimologion el la latina aureola, el aurum, oro.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 27.
  2. Azorín, samloke.