Aŭrorinsuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Aŭrorinsuloj estis grupo da tri fantomaj insuloj, unue raportitaj en 1762 de la hispana komercŝipo Aurora okaze de ŝipveturado inter Limo kaj Cádiz. La oficiroj de la Aurora raportis, ke ili denove vidis tiun insularon en la jaro 1774. La hispana ŝipo San Miguel poste difinis ilian situon je la koordinatoj 52°37'S 47°49'U. La insuloj estis denove viditaj la 20-an de februaro 1794 de la hispana esplorŝipo Atrevida, ie inter la Falklandoj kaj Sud-Georgio.

Oni poste pruvis, ke tiuj insuloj ne ekzistis. Ili tamen estis daŭre menciitaj sur mapoj de la suda Atlantika Oceano ĝis la 1870-aj jaroj.