Livistona australis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aŭstrala brasikarbo)
Ilustración

Aŭstrala livistono, Aŭstrala brasikarbo aŭ laŭ la scienca nomo Livistona australis, estas planto de la familio de Arekacoj. Ĝi estas alta, svelta palmo kiu kreskas ĝis ĉirkaŭ 25 m alta kaj kun 0.35 m de diametro.[1] Ĝi havas kronon el malhelaj, brilverdaj folioj ĉe petioloj 2 m longaj. Ĝi havas foliojn falditaj kiel ventumilo; ties brasiko estas malgranda sed dolĉa. Somere ĝi portas florspikojn de kremoblankaj floroj.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ĉefe tiu tipo de planto troviĝas en malsekaj malfermaj arbaroj, ofte en marĉaj lokoj kaj bordoj de pluvarbaroj aŭ ĉe la maro. Ĝi estas amplekse disvastigita ĉe la marbordoj de Novsudkimrio knj etendas norden al Kvinslando kaj suden al orienta Viktorio, kaj kreskas pli sude ol iu ajn aliaindiĝena palmo de Aŭstralio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Boland et al., pp.71-72.

References[redakti | redakti fonton]

  • Boland, D.J.; Brooker, M.I.H.; Chippendale, G.M.; Hall, N.; Hyland, B.P.M.; Johnston, R.D.; Kleinig, D.A.; & Turner, J.D. (1984). Forest Trees of Australia. (4a eldono). Thomas Nelson, Australia; kaj CSIRO: Melbourne. ISBN 0-17-006264-3.