Aŭstralia kontinento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aŭstrala kontinento)
Saltu al: navigado, serĉo
Aŭstralia kontinento

Australia-New Guinea (orthographic projection).svg
Mapo de Aŭstralia kontinento.
Areo 8.560.000 km²
Loĝantoj 29.400.000
Landoj 3 (Aŭstralio, plejparto de Nov-Gvineo, parto de Indonezio)
Dependaj teritorioj 0
Ĉefaj lingvoj (multaj)
Horzonoj UTC+10 al UTC+8
Plej grandaj urboj Sidnejo
Melburno
Brisbano
v  d  r
Information icon.svg

La Aŭstralia kontinento, Sahulo, aŭ la Aŭstrali-Nov-Gvinea kontinento estas ĝenerale konsiderata kiel la plej malgranda el la sep kontinentoj. Ne estas ĝenerale akceptita difino de la vorto "kontinento." Baza difino povus esti "Unu el la ĉefaj konstantaj terkorpoj de la tera surfaco." (Oxford English Dictionary). Laŭ tiu difino, la Aŭstralia kontinento inkludas nur la ĉefteron de la ŝtato Aŭstralio, kaj ne apudajn insulojn kiel TasmanioNov-Gvineo. El la vidpunkto de la geologio aŭ de la fizika geografio, tamen, "kontinento" povas esti komprenata kiel inkludanta la kontinentbreton (la merĝita apuda areo) kaj la insulojn de la platformo, kiuj estas konsiderataj kiel struktura parto de la kontinento. Laŭ tiu difino Tasmanio, Nov-Gvineo kaj aliaj apudaj insuloj estas parto de la Aŭstralia kontinento, ĉar ili sidas sur la sama kontinenta platformo (kuŝejo). Tiuj insuloj estas apartigitaj de la maro ĉirkaŭ la kontinenta platformo — la Arafura Maro kaj la Toresa Markolo inter Aŭstralio kaj Nov-Gvineo, kaj la Bass Markolo inter ĉeftera Aŭstralio kaj Tasmanio.

Kiam la marnivelo estis pli malalte dum la kvaternara glaciepoko, inkludante la lastan glacian maksimumon ĉirkaŭ 18 000 a.K, la teroj formis ununuran, sekvan teramason. Dum la pasintaj dekmilo da jaroj, plialtiĝantaj marniveloj superfluis super la malaltaj teroj kaj apartigis la kontinentojn en la nunaj malalta duonseka ĉeftero kaj la du montaraj insuloj de Nov-Gvineo kaj Tasmanio.

Geologie, la kontinento etendiĝas al bordo de la kontinenta platformo, kaj tiele la nune apartigitaj teroj povas ankoraŭ daŭre esti konsiderataj kontinento.[1] Pro la disvastigo de flaŭro kaj faŭno tra la sola termaso de la Pleistoceno, la apartigitaj teroj havas rilatan bioton.

Nov-Zelando ne estas en la sama kontinenta platformo kaj ne estas parto de la Aŭstralia kontinento, sed ja estas parto de la merĝita kontinento Zelandio kaj la pli ampleksaj mondoregionoj konata kiel OceanioAŭstralazio.

Geografio kaj nomenklaturo[redakti | redakti fonton]

La Aŭstrala kontinenta platformo (helblue) estas apuda al Nov-Gvineo, sed ne kun aliaj insuloj de la Pacifiko kiel Nov-Zelando.

La Aŭstralia kontinento estas la plej malgranda kaj malalta homloĝata kontinento de la Tero, havante totalan terareon de 8 560 000 km². Kvankam la ŝtato de Aŭstralio okupas multon de la kontinento kaj estas ofte misprenata kiel la tuta kontinento, Aŭstralio kaj la apudaj insuloj estas konektitaj de neprofunda kontinenta platformo kovranta ĉirkaŭ 2 500 000 km² inkludante la areojn de la Sahula Platformo[2][3] kaj de la Bass Markolo kaj duono de tio estas malpli ol 50 metrojn profunda.

Ĉar Aŭstralio la ŝtato estas ĉefe sur ununura ĉeftero, kaj enhavas plejon de Aŭstralia kontinento, ĝi estas foje neformale aludita kiel "insula" kontinento, ĉirkaŭita de ĉiu flanko de oceanoj.[4]

Antaŭ la 1970-aj jaroj, arkeologoj nomis la ununuran pleistocenan teramason per la nomo Aŭstralazio,[5] kvankam tiu vorto estas plej ofte uzata por pli ampleksa mondoregiono kiu inkludus terojn kiel Novzelando, kiu ne estas en la sama kontinenta platformo. En la fruaj 1970-aj jaroj oni enkondukis la terminon Granda Aŭstralio por la pleistocena kontinento.[5] Poste en 1975a prelego kaj sekva publikaĵo,[6] ili etendigis la nomon Sahul el ties ĝistiama uzo por la ĝusta signifo de Sahula platformo por kovri la tutan kontinenton.[5] Biologo, nescia de tiuj terminoj uzitaj de arkeologoj, sugestis en 1984 la nomon Meganezio, signife "granda insulo" aŭ "granda insulgrupo", aplikante ĝin al kaj la pleistocena kontinento kaj al la nuntempaj teroj,[7] kaj tiu nomo estis uzota de biologoj.[8] Tamen, aliaj uzis Meganezion kun diferencaj signifoj: la vojaĝisto Paul Theroux inkludis Nov-Zelandon en sia difino[9] kaj aliaj uzis ĝin por Aŭstralio, Nov-Zelando, kaj Havajo.[10] Alia biologo, Richard Dawkins, malkontenta kun la terminoj Sahul kaj Meganezio, formis la nomon Australinea en 2004.[11] Ankaŭ Aŭstralio-Nov-Gvineo estis uzata.[12]

Geologio[redakti | redakti fonton]

La kontinento ĉefe sidas sur la Hindo-Aŭstralia Plato. Tiuj teroj estis unuece kun Antarkto kiel parto de la suda superkontinento Gondvano ĝis kiam la plato eknordiĝis antaŭ ĉirkaŭ 96 milionoj da jaroj (mja). Dum plej parto de la tempo ekde tiam, Aŭstralia kontinento restis ununura sinsekva teramaso.

Kiam la lasta glaciepoko finis ĉirkaŭ 10 000 a.K., plialtiĝanta marnivelo formis la Bass Markolon, separante Tasmanion el la ĉeftero. Tiam inter ĉirkaŭ 8 000 kaj 6 500 a.K., la malaltaj teroj de la nordo estis inunditaj de la maro, kiu apartigis Nov-Gvineon el Aŭstralio.

Biogeografio[redakti | redakti fonton]

Dum la kontinento nordeniĝis el Antarkto, disvolviĝis unikaj flaŭro kaj faŭno. Marsupiulo kaj monotremoj ekzistis ankaŭ en aliaj kontinentoj, sed nur en Aŭstralia kontinento ili konkurencis kun la placentajn mamulojn kaj hegemoniiĝis. Ankaŭ birdoj prosperis, ĉefe la prauloj de la granda ordo de paserinoj kiuj poste eventuale etendiĝis tra ĉiu mondoparto kaj konsistigos pli ol duono de la vivantaj specioj de birdoj.

Animalaj grupoj kiel makropodoj, monotremoj kaj kazuaroj estas endemismo de Aŭstralia kontinento. Estas tri ĉefaj kialoj por la enorma diverseco kiu disvolviĝis kaj en planta kaj en animala vivoj.

  • Dum multo de la resto de la mondo suferis teruran glaciepokon kaj tiele perdis specidiversecon, Aŭstralia kontinento nordeniris je iu rapido ke la monda malvarmiĝo egaliĝis pro ties grada movo al ekvatoro. Temperaturoj en Aŭstralio-Nov-Gvineo, aliel dirate, restis konstantaj dumlonge kaj granda nombro de diferencaj plantaj kaj animalaj specioj kapablis evolui ĝis trafi taŭgajn partikularajn ekologiajn niĉojn.
  • Ĉar la kontinento estis pli izolita ol iu ajn alia, malmultaj forspecioj alvenis koloniiĝi, kaj nur unikaj indiĝenaj formoj disvolviĝis senprobleme.
  • Fine, spite la fakton, ke la kontinento estis jam tre malnova kaj relative nefruktodona, estas disigitaj areoj de alta fruktodoneco. Dum aliaj kontinentoj havas vulkanan aktivecon aŭ amasajn glaĉerojn, nefiltritajn rokojn riĉajn en mineraloj, la rokoj kaj grundoj de Aŭstralio restis dumlonge netuŝitaj escepte de grada erozio kaj profunda efloresko. Ĝenerale, fruktodonaj grundoj produktas multon da vivo, kaj relative grandan nombron de specioj, tio estas altan nivelon de biodiverseco. Tio ĉar kie nutreroj estas plenplenaj, la konkurenco ne estas ege granda inter rivalaj specioj, lasante grandan kampon por renoviga kunevoluo, kiel okazas en tropikaj, fruktodonaj ekosistemoj. Kontraste, nefruktodonaj grundoj kaŭzas konkurencon ĉar individuoj devas alfronti konstantan medipremon, lasante malpli da kampo por diverĝa evoluo, la procezo kreonta novajn speciojn.

Dum ĉirkaŭ 40 milionoj da jaroj Aŭstralia kontinento estis preskaŭ komplete izolita. Dum tiu tempo, la kontinento spertis multajn ŝanĝojn laŭ klimato, sed la ĝenerala tendenco estis al pli granda sekeco. Kiam Sud-Ameriko eventuale apartiĝis el Antarkto, la disvolviĝo de la malvarma Antarkta Ĉirkaŭpolusa Marfluo ŝanĝis la vetertipojn en la tuta mondo. Ĉe Aŭstralio, ĝi alportis markitan intensigon de la sekiga tendenco. La ampleksaj internaj maroj kaj lagoj sekiĝis. Multe de la longetabliĝitaj larĝfoliaj deciduaj arbaroj eklasis la vojon al distingaj fortaj sklerofilaj plantoj kiuj karakterigas la modernan aŭstralian pejzaĝon.

Ĉe multaj specioj, la unua rifuĝo estis la relative freŝa kaj akveca Aŭstralia montoĉeno. Eĉ nuntempe, restanta vegetaĵaro restas en la malvarmetaj altaj teroj, dum kelkaj specioj ne multe ŝanĝis el la gondvanaj formoj de antaŭ 60 aŭ 90 milionoj da jaroj (mja).

Eventuale, la aŭstrala tektona plato koliziis kun la Eŭrazia plato norde. La kolizio kaŭzis, ke la norda parto de la kontinento faldiĝis, formante la altajn kaj krutajn montarojn de Nov-Gvineo kaj, pro la reena faldiĝo, la Toresan Markolon kiu nuntempe apartigas la du ĉefajn teramasojn. La kolizio ankaŭ premis la insulojn de Wallacea, kiu servis kiel 'ŝtupo-ŝtonoj' kiuj permesis plantojn el pluvarbaroj de Sudorienta Azio koloniigi Nov-Gvineon, kaj kelkajn plantojn el Aŭstralio translokiĝis al Sudorienta Azio. La oceanaj markoloj inter la insuloj estis sufiĉe mallarĝaj por permesi la plantodisigon, sed servis kiel efika baraĵo al interŝanĝo de teraj mamuloj inter Aŭstralio kaj Azio.

Kvankam Nov-Gvineo estas la plej norda parto de la kontinento, kaj oni povus imagi, ke plej tropikaj laŭ klimato, la altitudo de la altaj teroj de Nov-Gvineo servis por ke multaj animaloj kaj plantoj kiu iam estis komunaj en la tuta Aŭstralia kontinento nuntempe pluvivas nur en la ties tropikaj altaj teroj (kie ili estas draste minacataj de la premo pro troloĝado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johnson, David Peter, 2004, The Geology of Australia, Cambridge University Press, Port Melbourne, Victoria, paĝo 12
  2. Big Bank Shoals of the Timor Sea: An environmental resource atlas, 2001, Australian Institute of Marine Science, 2006-08-28
  3. Wirantaprawira, Dr Willy 2003, 2006-08-28
  4. Löffler, Ernst, A.J. Rose, Anneliese Löffler & Denis Warner, Australia:Portrait of a Continent, 1983, Hutchinson Group, Richmond, Victoria, paĝo 17, isbn=0091304601.
  5. 5,0 5,1 5,2 Chris,Ballard, Stimulating minds to fantasy? A critical etymology for Sahul, ĉe Sahul in review: Pleistocene archaeology in Australia, New Guinea and island Melanesia, paĝoj 19-20, Australian National University, Canberra , 1993, ISBN 0-7315-1540-4
  6. Allen, J., J. Golson kaj R. Jones (eldonistoj), Sunda and Sahul: Prehistoric studies in Southeast Asia, Melanesia and Australia, 1977, Academic Press, Londono, ISBN 0-12-051250-5.
  7. W. Filewood, The Torres connection: Zoogeography of New Guinea En Vertebrate zoogeography in Australasia, paĝoj 1124-1125, Hesperian Press, Carlisle, W.A., 1984, ISBN 0-85905-036-X.
  8. ekz. Flannery, Timothy Fridtjof, The future eaters: An ecological history of the Australasian lands and people, 1994, Reed, Chatswood, NSW, ISBN 0-7301-0422-2, paĝoj 42, 67
  9. Theroux , Paul, The happy isles of Oceania: Paddling the Pacific, 1992, Penguin, Londono, ISBN 0-14-015976-2.
  10. Wareham, Evelyn, 2002, From Explorers to Evangelists: Archivists, Recordkeeping, and Remembering in the Pacific Islands En Archival Science, volumo 2, n 3-4, paĝoj 187–207, 10.1007/BF02435621.
  11. Richard Dawkins, The ancestor’s tale: A pilgrimage to the dawn of evolution, 2004, Houghton Mifflin, Boston, ISBN 0-618-00583-8, paĝo 224.
  12. e.g. Pre-LGM Sahul (Pleistocene Australia-New Guinea) and the Archaeology of Early Modern Humans, O'Connell, James F., Allen, Jim, Rethinking the Human Revolution, Mellars, 2007, paĝoj 395–410, Cambridge, McDonald Institute for Archaeological Research, http://www.anthro.utah.edu/PDFs/joc/32o_conn.pdf