Aŭstralazia botaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstralazia botaŭro


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Botaurus
Specio: B. poiciloptilus
Botaurus poiciloptilus
(Wagler, 1827)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Aŭstralazia botaŭro (Botaurus poiciloptilus), konata ankaŭ kiel la Bruna botaŭro, estas specio de la familio de Ardeedoj kaj genro de botaŭroj. Ĝi troviĝas en sudokcidenta kaj sudorienta Aŭstralio, Tasmanio, Novzelando, Novkaledonio kaj Ouvea. La populacioj de Aŭstralio kaj Novzelando malpliiĝis en la 20a jarcento.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Aŭstralazia botaŭro, de J. G. Keulemans en verko de Buller, A History of the Birds of New Zealand

Ĝi estas granda botaŭro (66 ĝis 76 cm longa, la inoj pezas 571 al 1135 g, dum maskloj pezas el 875 al 2085 g), markece kaj striece bruna, sablokolora kaj nigra, kun pala gorĝo kaj malhelbrunaj kapo, ŝultro kaj dorso. Ĝi estas kamufla kaj parte noktula specio kiu loĝas en dense vegetaraj humidejoj. Ĝi manĝas akvajn animalojn kiaj ranoj, angiloj kaj nesalakvaj krustuloj. Ĝi estas solema nestumanto surgrunde en densa humideja vegetaĵaro inter plektitaj kareksoj kaj aliaj plantoj. Ĝi havas distingan muĝecan voĉon kaj povas esti aŭdata pli ol vidata.

Ĉefa kaŭzo de pasinta kaj nuna malpliigo supozeble estas sekigado de humidejoj kaj ties degradado. En Aŭstralio oni supozas, ke ĝi estas ege sentema al detruado de sekegaj rifuĝejoj.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

La Aŭstralazia botaŭro estis listata kiel Endanĝerita en la Environment Protection and Biodiversity Conservation Act de 1999. La Aŭstralazia botaŭro estis listata kiel minacata en la Viktoria Flora and Fauna Guarantee Act de 1988.[1] Laŭ tiu Act, ankoraŭ ne prepariĝis Action Statement (ŝtata agado) por la rekupero kaj futura administrado de tiu specio.[2] En la provizora listo de 2007 pri minacataj vertebruloj de Viktorio, tiu specio estis listata kiel endanĝerita.[3]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Department of Sustainability and Environment, Victoria
  2. Department of Sustainability and Environment, Victoria
  3. Victorian Department of Sustainability and Environment. (2007) Advisory List of Threatened Vertebrate Fauna in Victoria - 2007. East Melbourne, Victoria: Department of Sustainability and Environment, p. 15. ISBN 978-1-74208-039-0.

Literaturo[redakti | redakti fonton]