Aŭstralia Esperanto-Asocio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Aŭstralia Esperanto-Asocio gastigas ĉiujare somerkursaron de Esperanto dum unu aŭ du semajnoj. Klasoj estas aranĝitaj por komencantoj, progresantoj kaj fluaj parolantoj de la lingvo. La somerkursaro kutime okazas en januaro kaj eksterlandanoj estas varme invitataj partopreni. Detaloj estas haveblaj ĉe la retloko de la asocio kiu ankaŭ priskribas ĝiajn aliajn projektojn. La AEA estraro nuligis la somerkursaron de januaro 2012 pro stultaj kialoj. Anstataŭe la Esperanto Federacio de Novsudkimrujo organizas ferisemajnon en Sidnejo de la 9a ĝis 14a de januaro 2012.

Enhavo

[redakti] Organo

La oficiala organo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio estas Esperanto sub la Suda Kruco, antaŭe redaktata de Donald Broadribb, honora membro de UEA.

[redakti] Medio

Esperanto estas dissendata dum unu horo ĉiun lundon je 13h ptm per la Melbourne Ethnic Community Radio 3ZZZ. Tuj! estas oficiala podkasto de la organizaĵo.

[redakti] Libroservo

La libroservo de AEA estis ĉe la Esperanto-domo de Sidnejo, 143 Lawson St. Redfern.

[redakti] Suborganizioj

Ŝtataj Federacioj ekzistas en Novsudkimrio, Viktorio, Kvinslando, Sudaŭstralio, kaj Okcidentaŭstralio Lokaj Esperanto-grupoj ekzistas en Sidnejo, Melburno, Brisbano, Adelajdo, Perto, Toowoomba, Ormarbordo, Warwick, Manlio, Novkastelo, Bega kaj Oakleigh.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj