Aŭstralia angla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aŭstralia angla lingvo)
Angla estas la ĉefa lingvo parolata tra la tuta Aŭstralio.

Aŭstralia angla (AusE, AuE, AusEng, en-AU[1]) estas la nomo donata al grupo de dialektoj parolataj en Aŭstralio kiuj formas ĉefan variaĵon de la angla.

Spite nericevo de oficiala statuso en la Konstitucio de Aŭstralio, la angla estas de facto la oficiala lingvo de Aŭstralio kaj la gepatra lingvo de, kaj estas uzata tiele nure de, la plej ampleksa majoritato de la populacio.

Aŭstralia angla ekdiverĝis el la Brita angla post la fondo de la kolonio de Novsudkimrio en 1788 kaj estis agnoskata kiel diferenca el Brita angla ĉirkaŭ 1820. Ĝi naskiĝis el miksado de geinfanoj el fruaj setlantoj el granda vario de interkomprenataj dialektaj regionoj de la Brita Insularo kaj rapide disvolviĝis en la ĉefa variaĵo de la angla.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. en-AU estas la lingvokodo por Aŭstralia angla, kiel difinita ĉe la ISO-normoj (vidu ISO 639-1 kaj ISO 3166-1 alpha-2) kaj ĉe la standardoj por Interreto (vidu kodojn de IETF).
  2. history & accent change | Australian Voices. Clas.mq.edu.au. Alirita 2011-07-26.