Aŭstralia blanka ibiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Aŭstralia blanka ibiso
Aŭstralia blanka ibiso
Aŭstralia blanka ibiso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Threskiornis
Specio: Th. molucca
Threskiornis molucca
(Cuvier, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Aŭstralia blanka ibiso (Threskiornis molucca), estas vadbirdo de la familio de ibisoj nome Treskiornitedoj. Ĝi estas disvastigata tra multe de Aŭstralio. Ĝi havas ĉefe blankan plumaron kun nuda (senpluma), nigra kapo, longa subenkurba beko kaj nigraj kruroj.

Historie rara en urbaj areoj, la Aŭstralia blanka ibiso enmigris al urbajn areojn de la orienta marbordo en pliiĝantaj nombroj ekde fino de 1970-aj jaroj; ĝi estas nune komune vidata en Wollongong, Sidnejo, la Ora Marbordo, Brisbano kaj Townsville. Pluas polemiko ĉu konsideri ĝin plago aŭ vundebla specio. Populacioj malaperis el naturaj reproduktaj areoj kiaj la Marĉoj Macquarie en nordokcidenta Novsudkimrio. Spite tion, la specio estis selektoforpelita en partoj de Sidnejo pro sia fiodoro kaj foje ĝena naturo. Ties frata specio (plej simila kaj proksime parenca) estas la Afrika blanka ibiso.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis dekomence priskribita de Georges Cuvier en 1829 kiel Ibis molucca. Ĝi estis konsiderata parto de superspecia komplekso kun la Afrika blanka ibiso (T. aethiopicus) de Afriko, kaj la Nigrakapa ibiso (T. melanocephalus) de Azio. Ties statuso en la komplekso dubiĝis laŭ la jaroj. Multaj pli malnovaj gvidlibroj aludis al la birdo kiel specio T. molucca, ĝis kompleta revizio de plumarbildoj fare de Holyoak en 1970. Holyoak notis la similecon inter la tri specioj kaj ke la aŭstralia taksono similis al T. aethiopicus en plenkreskula plumaro kaj al T. melanocephalus en junula plumaro. Li proponis, ke ĉiuj estu konsiderata parto de ununura specio T. aethiopicus. Tio estis ĝenerale akceptata de la scienca komunumo ĝis la plumarstudo de Lowe kaj Richards en 1991.[1] Ili denove rekomendis la agnoskon de molucca je specia nivelo. Tio estis subtenata de studo pri kromosomoj kiu klarigis, ke ĉiu el la tri specioj havas diferencan kariotipon.[2] La Aŭstralia blanka ibiso estis de tiam konsiderata plena specio de plej fakuloj.[3]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni agnoskis du subspeciojn nome:

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La plumecaj kapo kaj kolo de junulo.
Dumfluge, la ruĝa haŭto videbla subflugile.

La Aŭstralia blanka ibiso estas ĉirkaŭ 65–75 cm longa kaj havas tre nigrajn senplumajn kapon kaj kolon (la tutan kolon, ankaŭ malantaŭe, malkiel ĉe la Dornakola ibiso kiu havas blankan subnukon) kaj longan nigran subenkurban bekon, kiu estas ĉirkaŭ 16.7 cm ĉe masklo, kaj malpli ĉe la ino. Estas iome da seksa dimorfismo laŭ grando, ĉar la iome pli fortika masklo pezas 1.7–2.5 kg kompare kun la 1.4–1.9 kg de la ino.[4] La korpa plumaro estas blanka kvankam ĝi povas iĝi brunecmakula. Internaj duarangaj plumoj montriĝas kiel puntecaj nigraj 'vostoplumoj'. La supra vosto iĝas flava kiam la birdo estas reproduktulo. La kruroj kaj piedoj estas malhelaj kaj videblas ruĝa haŭtaĵo subflugilo. Nematuruloj havas pli mallongajn bekojn.[5] La kapo kaj kolo estas kunplumaj ĉe junuloj.

La Aŭstralia blanka ibiso kutime elsendas malagrablan fiodoron. Tiu ne estas priskribita kiel putriĝinta, sed kiel strnaga odoro ege malinda kaj distinga.

La alvoko estas longa grakado.[5]

La Aŭstralia blanka ibiso atingas seksan maturecon en 3 jaroj,[4] kaj povas atingi 28 jarojn de aĝo.[6]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo ĉe Humidejoj Coolart, Mornington Duoninsulo, Aŭstralio

La Aŭstralia blanka ibiso estas disvastigata en orienta, norda kaj sudokcidenta Aŭstralio. Ili loĝas en marĉaj humidejoj, ofte ĉe malfermaj herbejoj kaj iĝis komuna en orientaŭstraliaj marbordaj urbaj parkoj kaj rubejoj de urbaj areoj de Wollongong, Sidnejo, Perto, la Ora Marbordo, Brisbano kaj Townsville. Historie ĝi estis rara en urbaj areoj; la unua ŝanĝo estis notita post sekego kondukis birdojn orienten fine de la 1970-aj jaroj. La urba populacio plie pliiĝis post periodo de sekego en 1998.[6]

Estis ĵusa polemiko ĉu konsideri ilin kiel plago aŭ eble kiel endanĝerita specio. Birdoj en turismaj areoj de Sidnejo kiaj la Haveno Darling, la Reĝaj Botanikaj Ĝardenoj aŭ la Parko Centennial havis problemojn pro ties forta fiodoro. Populacioj el la du laste menciitaj areoj estis selekte forpelitaj.[7] Tiuj birdoj estis konsiderataj kiel problema specio ankaŭ en Viktorio kiel rezulto de ties kadavromanĝa agado, disigante rubon el rubujoj kaj rubejoj dume. Oni scias, ke ili povas preni sandviĉojn el kampomanĝuloj. Tia kutimaro, kune kun ties emo konstrui nestojn en "netaŭgaj" lokoj, kaj konkurenco kun hejmkaptivaj animaloj, kondukis al elpelo de plusaj birdoj el Rifuĝejo Healesville al Sale. Tamen la birdoj revenis post kelkaj tagoj.[8]

La Marĉoj Macquarie en nordokcidenta Novsudkimrio estis unu el ĉefaj areoj por reproduktado, sed neniu reproduktado estis registrita ekde 2000, el 11000 paroj en 1998.[6]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Nestumado ĉe humidejoj Coolart, Mornington Duoninsulo, Aŭstralio
Junuloj enneste

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu ibiso manĝas variajn fiŝojn, ranojn kaj aliajn akvobestetojnm kaj ankaŭ insektojn kaj rubaĵojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono varias laŭ la lokoj ene de Aŭstralio, ĝenerale aŭgusto al novembro sude, kaj februaro al majo, post la humida sezono, norde. La nesto estas neprofunda telerforma platformo el bastonetoj, herbo aŭ kareksoj, situa en arboj kaj ĝenerale ĉe akvejo kia rivero, marĉo aŭ lago. Ibisoj komune nestumas ĉe aliaj akvobirdoj kiaj egretardeoj, ardeoj, plataleoj aŭ kormoranoj. La ino demetas 2 al 3 blankecajn ovojn grandajn 65 mm × 44 mm.[9] La ovaro estas poste kovata dum 21–23 tagoj. Idoj estas nefrumaturaj, tio estas, ili estas nudaj (senplumaj) kaj helponecesaj naske, kaj nur post 48 tagoj elnestiĝas.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Lowe KW, Richards GC (1991). "Morphological Variation in the Sacred Ibis Threskiornis aethiopicus Superspecies Complex", gazeto : Emu, volumo : 91, numero : 1, paĝoj : 41–45. COI:10.1071/MU9910041. Alirita 2008-06-14.
  2. de Boer LE, van Brink JM (1982). "Cytotaxonomy of the Ciconiiformes (Aves), with karyotypes of eight species new to cytology", gazeto : Cytogenet Cell Genet., volumo : 34, numero : 1–2, paĝoj : 19–34. Alirita 2008-06-14.
  3. Christidis L, Boles WE. (2008). Systematics and Taxonomy of Australian Birds. Canberra: CSIRO Publishing. ISBN 978-0-643-06511-6. 
  4. 4,0 4,1 4,2 Eraro vokante la ŝablonon Ŝablono:citaĵo el la reto: Parametroj arkivurl kaj arkivdato devas esti ambaŭ precizigitaj aŭ ambaŭ nemenciitaj.Legoe C, Ross G (eds.) (April 2007). Wild about ibis: living with urban wildlife (PDF). Department of Environment and Climate Change, New South Wales - website. arkivita el la originalo je 27a Julio 2008. Alirita 2008-06-15.
  5. 5,0 5,1 Simpson K, Day N, Trusler P. (1993). Field Guide to the Birds of Australia. Ringwood, Victoria: Viking O'Neil. ISBN 0-670-90478-3. 
  6. 6,0 6,1 6,2 Eraro vokante la ŝablonon Ŝablono:citaĵo el la reto: Parametroj arkivurl kaj arkivdato devas esti ambaŭ precizigitaj aŭ ambaŭ nemenciitaj.Ibis invasion. arkivita el la originalo je 16a Novembro 2007. Alirita 22a Novembro 2007.
  7. Ibises–cull them or cuddle them?. Alirita 5a Novembro 2006.
  8. Eraro vokante la ŝablonon Ŝablono:citaĵo el la reto: Parametroj arkivurl kaj arkivdato devas esti ambaŭ precizigitaj aŭ ambaŭ nemenciitaj.Temby, I. Problems caused by the Australian White Ibis. arkivita el la originalo je 6a Aŭgusto 2008. Alirita 29a Junio 2008.
  9. Beruldsen, Gordon. (2003). Australian Birds: Their Nests and Eggs. Kenmore Hills, Qld: self. ISBN 0-646-42798-9. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj