Aŭstria Ŝtattraktato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La subskriboj de la kvar aliancanoj kaj, sube, de la aŭstra reprezentanto; originala dokumento montrita ĉe ekspozicio ĉe Kastelo Schallaburg en 2005.

La Aŭstria Ŝtattraktato estas internacia kontrakto farita inter Aŭstrujo, Usono, Unuiĝinta Reĝolando kaj Francujo la 15-an de majo 1955 por la restarigo de sendependa aŭstria respubliko.

Enhavo (parte)[redakti | redakti fonton]

  • Artikolo 1/2: Memstareco de la Respubliko Aŭstrio kiel sendependa kaj demokratia ŝtato post la fino de la Dua Mondmilito.
  • Artikolo 4: Malpermeso unuiĝi politike aŭ ekonomie al Germanujo.
  • Artikolo 5: Garantio de la landlimoj (stato de la 1-a de 1938).
  • Artikolo 6: Garantio de la homaj rajtoj.
  • Artikolo 7: Rajtoj por la malplimultoj etnaj (Slovenoj, Kroatoj).
  • Artikolo 8: Garantio pri demokrata registaro.
  • Artikolo 9: Leĝoj pri la nuligo de ĉiuj naziaj organizoj.
  • Artikolo 13: Armeaj restriktoj (ekz. rezigno pri nukleaj armiloj).

La kontrakto ekvalidis la 27-an de julio, kiam samtempe ĉesis la rajto pri okupado por la kvar aliancanoj en Aŭstrujo kaj ekis la 90 tagojn daŭrantaj tempo, post kiu la lasta neaŭstra soldato forlasu la teritorion (= artikolo 20).

Antaŭhistorio kaj signifo[redakti | redakti fonton]

De 1947-49 kunsido de la vicministroj pri eksteraj aferoj de la Aliancanoj jam estis ellaboradinta kontrakto-skizon. Pro la malboniĝintaj rilatoj inter la libera mondo kaj la komunisma bloko, Sovetunio postulis sekurigajn garantiojn por eviti la membriĝon de Aŭstrujo al okcidenta defendunio.

Post la morto de Stalino en 1953, la soveta sinteno mildiĝis kaj oni akceptis proponon de Leopold Figl (tiam ministro pri eksteraj aferoj) doni daŭran neŭtralecon al Auŝtrujo kaj eligi ĝin tiamaniere el iu ajn okcidenta defendalianco. Post politika deklaro pri ĉiama neutraleco (en la t.n. Moskva Memorando subskribita fare de Sovetunio kaj de aŭstria delegacio konsistinta el la politikistoj Julius Raab, Adolf Schärf, Leopold Figl kaj Bruno Kreisky la 15-an de aprilo 1955) kaj definitiva ellaboro de la teksto, oni pintkunvenis la 15-an de majo 1955 en la Kastelo Belvedere en Vieno.

La 26-an de oktobro 1955 (ekde 1965 nacia tago de la respubliko) la Nacia Konsilio deklaris Aŭstrujon por ĉiam neŭtrala.

Aldonoj[redakti | redakti fonton]

En la 6-a de novembro 1990 kelkaj jam ne aktualaj reguloj militaraj estis ŝanĝataj, kun posta aprobo de la kvar iamaj aliancanoj. Ekde 1989/90 la libervola sindevigo de Aŭstrujo esti neŭtrala jam ne konsideratis kiel doktrino nepridiskutebla (kp. ekz. la ideojn de Wolfgang Schüssel.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Felix Ermacora: Österreichs Staatsvertrag und Neutralität. Sammlung der wichtigsten, die Rechtsstellung der Republik Österreich und ihre Entwicklung betreffenden Rechtsakte und politischen Noten mit Einführungen und Erläuterungen, Frankfurt/M. 1957 [sen ISBN].
  • Michael Gehler: Modellfall für Deutschland? Die Österreich-Lösung von 1955, Innsbruck/Wien/Bozen 2007, ISBN 3-7065-4062-2.
  • Stefan Karner/Gottfried Stangler (eld.): „Österreich ist frei!“ Der Österreichische Staatsvertrag 1955, Horn-Wien 2005, ISBN 3-85460-224-3.
  • Manfred Rotter: Der Staatsvertrag, en: Reinhold Sieder k.a. (eld.): Österreich 1945–1995. Gesellschaft, Politik, Kultur, Wien 1995, ISBN 3-85115-215-8.
  • Ernst Trost: Österreich ist frei – Leopold Figl und der Weg zum Staatsvertrag, Wien 2005, ISBN 3-85002-332-X.
  • Arnold Suppan, Gerald Stourzh, Wolfgang Müller (eld.): Der österreichische Staatsvertrag: Internationale Strategie, rechtliche Relevanz, nationale Identität. (=Archiv für Österreichische Geschichte, 140), Wien 2005, ISBN 3-7001-3537-8.
  • Rolf Steininger: Der Staatsvertrag. Österreich im Schatten von deutscher Frage und Kaltem Krieg 1939–1955, Studienverlag, Innsbruck/Wien/Bozen 2005, ISBN 3-7065-4017-7.
  • Gerald Stourzh: Um Einheit und Freiheit. Staatsvertrag, Neutralität und das Ende der Ost-West-Besetzung Österreichs 1945–1955, Wien 2005, ISBN 3-205-77333-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]