Aŭstria Esperanto-Movado

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Aŭstria Esperanto-Movado (AEM) estis fondita en la 1960-aj jaroj de kelkaj esperantistoj kiuj forlasis la organizaĵon Aŭstria Esperanto Federacio ĉar ili havis aliajn ideojn pri agado, ankaŭ financrilatajn. Onidire la motivoj baziĝis ankaŭ sur problemoj interhomaj. En la 1990-aj jaroj oni lanĉis provojn rekunigi la du organizaĵojn - sed vane. La skismo nur finiĝis kun la morto de la AEM-prezidanto Hermann Schalk; nun la AEM oficiale ne plu ekzistas.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Retpaĝo de s-ro Anton Oberndorfer kun informoj pri Esperanto kaj la malfondiĝo de AEM