Aŭtovojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aŭtoŝoseo)
marko por "Aŭtostrado"
marko por "Aŭtostrado"
aŭtovojo en Brazilo
eksternivela vojkruciĝo de aŭtovojo

Aŭtovojo (aŭ aŭtoŝoseo(aŭto)strado) estas larĝa asfaltita vojego por aŭtoj, kun almenaŭ du paralelaj koridoroj por aŭtoj en ĉiu direkto, kaj plej ofte po aldona vojo rande por starigo de veturilo en kazo de paneo. La malsamdirektaj koridoroj kutime estas apartigitaj per strio de kreskaĵoj aŭ per tabulo el ŝtalobetono.

Aŭtovojoj kutime ne formas samnivelajn krucojn kun aliaj vojoj aŭ fervojoj, do estas sen trafiklumoj kaj sen vojkruciĝoj, ĉe kiuj necesus foje halti, kaj por kurbiĝoj ekzistas minimuma radiuso (dependa de la lando). Tial ili permesas pli altajn rapidojn ol normalaj ŝoseoj. En lokoj kie du aŭtovojoj konektiĝas aŭ kie eblas en- aŭ elveturi aŭtovojon, tio okazas per specialaj eksternivelaj vojkruciĝoj.

Por aŭtovojoj validas specialaj trafikoreguloj. Ili parte dependas de la lando, sed ekzistas kelkaj sufiĉe ĝeneralaj reguloj:

  • Trafiko sur aŭtovojo havas ĉiam la prioritaton, escepte ĉe kuniĝo de du aŭtovojoj.
  • Aŭtovojon rajtas uzi nur motoraj veturiloj, kiuj kapablas atingi certan minimuman rapidecon (kutime inter 45 kaj 80 km/h).
  • Aŭtovojon oni rajtas eniri nur ĉe speciale markitaj enirejoj; analoge pri eliro.
  • Sur aŭtovojo estas malpermesite halti, escepte en okazo de paneo.
  • Sur aŭtovojo estas malpermesite retroiri aŭ turniĝi malantaŭen.
  • Sur aŭtovojo oni ne rajtas piediri nek petveturi, ankaŭ ne por transiri.

En multaj landoj kelkaj aŭ ĉiuj aŭtovojoj estas uzeblaj nur je pago de kotizo. Por la pago ekzistas diversaj sistemoj:

  • Pagostacioj ĉe ĉiuj en- kaj elirejoj (ekzemple en Italio)
  • Pagenda marko, fiksata al la glaco (ĉe motorcikloj sur la benzinujo; ekz. por la aŭtovojoj de Svislando)
  • Aparatoj, kiuj per radio raportas la uzon kaj deprenas la kotizon de iu antaŭe instalita konto (ekz. por kamionoj en Aŭstrio kaj en Germanio)

Ekzistas aŭtovojoj malpermesitaj al kamionoj, ekzemple New Jersey Turnpike en Nov-Ĵerzejo.

La plejparto de la Eŭropaj Vojoj estas aŭtovojoj.

Famaj aŭtoŝoseoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]