Aŭtoŝoseo M-50

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭtoŝoseo M-50
vojo [+]

LandoHispanio
SituoMadrido
- koordinatoj40° 17′ 43″ N, 3° 40′ 17″ U (mapo)40.295166666667-3.6713222222222Koordinatoj: 40° 17′ 43″ N, 3° 40′ 17″ U (mapo)

Aŭtoŝoseo M-50 (Hispanio)
Aŭtoŝoseo M-50 (Hispanio)
DEC
Aŭtoŝoseo M-50
Aŭtoŝoseo M-50
Lokigo de Hispanio en mondo
Vikimedia Komunejo:  M-50 [+]
vdr

La Aŭtoŝoseo M-50 estas unu el la ĉirkaŭiraj ŝoseoj de Madrido kaj ties metropola areo. La aŭtoŝoseo havas longon de 85 km kaj formon de hufumo malferma norde, ĉe averaĝa distanco de 13,5 km disde la Sunpordo.

Nomenklaturo[redakti | redakti fonton]

La nomo M-50 rilatas al la fakto ke tiu aŭtoŝoseo teorie estas la kvina zono ĉirkaŭira de Madrido.

La unua zono M-10 estus formata de la stratoj kiuj koincidas kun la iama murego de la epoko de Filipo la 4-a, nome Cuesta de la Vega, Ronda de Segovia, Puerta de Toledo, Ronda de Toledo, Glorieta de Embajadores, Ronda de Valencia, Ronda de Atocha, Glorieta de Atocha, Menéndez Pelayo, O´Donnell, Strato Alkalao kaj Recoletos.

La dua zono (M-20) estus formata de la limoj de Ensanche (plilarĝigo): Avenuo Reina Victoria, stratoj Raimundo Fernández Villaverde, Joaquín Costa, Francisco Silvela, Doctor Esquerdo kaj Pedro Bosch.

La tria kaj kvara zono estus, respektive, la ĉirkaŭiraj ŝoseoj M-30 kaj M-40. Estas krome alia parta ĉirkaŭira ŝoseo inter la M-40 kaj la M-50, ekspluatita per pagosistemo nome M-45.

Historio[redakti | redakti fonton]

La aŭtoŝoseo ekkonstruiĝis komence de la 1990-aj jaroj, ekde la A-4 ĉe Getafe ĝis la M-409 ĉe Fuenlabrada. Poste ĝi ampleksiĝis ekde la A-4 ĝis la A-3 kaj poste ĝis la A-1 ĉe San Sebastián de los Reyes. Estis konstruita alia ero ekde Majadahonda ĝis la A-6ĉe Las Rozas, kiel parto de la aŭtoŝoseo M-503, por esti aligita poste al la M-50.