Aŭto de la jarcento
El Vikipedio
1-a rango: Ford Modelo T
La aŭto de la jarcento (angle: Car of the Century (COTC)) estis internacia premio por la plej influiga aŭto de la 20-a jarcento. La procedon de disdono superrigardis la Global Automotive Elections Foundation.[1] La gajninto, la Ford Modelo T, estis proklamita dum premiofesto la 18-an de decembro 1999 en Las Vegas, Nevado, Usono.[2]
Finaj rezultoj [redakti]
La ĵurio vicigis la kvin aŭtojn laŭ sia preferata ordo kaj la rezultoj estis laŭ poentosistemo. La finaj rezultoj montriĝas en la suba tabelo.[3]
| Pozicio | Aŭtomodelo | Poentoj |
|---|---|---|
| 1 | Ford Modelo T | 742 |
| 2 | Mini | 617 |
| 3 | Citroën DS | 567 |
| 4 | Volkswagen Beetle | 521 |
| 5 | Porsche 911 | 303 |
Referencoj [redakti]
- ↑ "Car of the Century, Auto123, 1999-12-22. Kontrolita 2006-04-29.
- ↑ "Car of the Century? Ford's Model T, of course, Joyrides, 1999-12-20. Kontrolita 2006-04-29.
- ↑ "This Just In: Model T Gets Award", James G. Cobb, The New York Times, December 24, 1999