Aŭtokodoj en Bosnio kaj Hercegovino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
aktuala licencplato
licencplato por taksio

La aktualaj aŭtokodaj licencplatoj de Bosnio kaj Hercegovino ekde la 28-a de septembro 2009 maldekstre montras bluan strion kun la nacia kodo BIH en blankaj literoj. Ili kvazaŭ jam adaptiĝas al la aspekto de licencplatoj el membroŝtatoj de la Eŭropa Unio, kvankam super la nacia kodo (kie en iuj eŭropaj landoj ekster la Eŭropa Unio videblas la nacia flago) ne montratas la 12 flavaj steloj de la eŭropa flago sed simple estas nenio krom blua fono. La aŭtokoda kombino el cifero kaj literoj sekvas la specimenon A12-B-123 (do unu litero, du ciferoj, streko, plia litero, streko, pliaj tri ciferoj) kaj ne donas informon pri la registriĝo de la aŭto. La novaj licencplatoj uzas la en Germanio evoluitan literaron FE-Schrift.[1] Licencplatoj por taksioj komenciĝas per la literoj TA, sekvas horizontala streketo kaj ses ciferoj.

Provizoraj licencplatoj havas la saman konsiston, sed flavan fonon. Diplomataj licencplatoj havas flavajn literojn kaj ciferojn sur nigra fono. Ili maldekstre havas du literojn unu super la alia por la regiona kodo (plej ofte SA por Sarajevo) kaj post tio unue montras nombron, kiu reprezentas la landon de la diplomato. Post horizontala streketo sekvas litero kaj post plia horizontala streketo nomero disdonata laŭvice.

En iuj licencplatoj la nacia kodo BIH montratas per minuskla litero "i".

Aliaj aŭtokodoj[redakti | redakti fonton]

Aŭtoj de la policoj de la armeo, poŝto, registaro kaj unuopaj ministerioj havas apartajn aŭtokodojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-09-27. Alirita 2010-05-06.