Aŭtokodoj en Finnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
finnlanda aŭta licencplato
licencplato por eltransporto de la aŭto eksterlanden
malnova licencplato de antaŭ 1973
aŭta licencplato de Alando

La aŭtokodaj licencplatoj de Finnlando estas signoj de la aŭtoasekuro kaj ekde oktobro 1989 ne plu donas informon pri la loko, kie la aŭto registriĝis. La platoj havas formaton de aŭ 118 mm x 442 mm (por unulinia skribaĵo) aŭ 200 mm x 256 mm (por dulinia skribaĵo), kaj ne kongruas al la formato de 110 mm x 520 mm kutima en la resto de la Eŭropa Unio. Maldekstre ekde la jaro 2001 situas blua strio, sur kiu supre videblas la 12 flavaj stekoj de la eŭropa flago, kaj sube la nacia kodo FIN en blankaj literoj. La aŭtokodo konsistas maldekstre el unu ĝis tri literoj, dekstre el unu ĝis tri ciferoj, kaj centre divida kvaranguleto.

Ĝis la jaro 1973 la licencplatoj havis blankajn literojn kaj ciferojn sur nigra fono, ekde tiam la skribaĵo estas nigra kaj la fono blanka, kiel en plej multaj aliaj eŭropaj landoj. De 1973 ĝis 1989 la unua el la literoj de la aŭtokodo indikis kie la aŭto estis unuafoje registrita.

Ekde la jaro 1993 la nacia kodo por Finnlando sur la licencplatoj - kompleze al la landonomo en plej multaj lingvoj ekster Finnlando - estas FIN, antaŭe la literkombino estis SF (Suomi-Finland, la landa nomo unue en la finna, poste en la sveda lingvoj).

Alando[redakti | redakti fonton]

En la alanda insularo (svede Åland) ekzistas apartaj aŭtaj licencplatoj, kies literkombino komenciĝas per ÅL. Laŭ decido de la alanda registaro de la 19-a de marto 2010 Alando nun uzas la nacian kodon AX.

Specialaj licencplatoj en Finnlando[redakti | redakti fonton]

La literojkombino de licencplatoj por remorkoj komenciĝas per la literoj PW.

Licencplatoj por eltransporto de la aŭto eksterlanden havas nur unu literon kaj maksimume tri ciferojn.

Diplomataj licencplatoj ne havas la "eŭropan" bluan strion dekstre. Ili maldekstre montras la literojn CDC kaj dekstre nombron el maksimume kvin ciferoj.

Licencplatoj por "historiaj aŭtoj" daŭre rajtas uzi la dezajnon de antaŭ la jaro 1973 - do havi nigran fonon kaj blankan aŭtokodon.