Aŭtokodoj en Litovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La litovaj aŭtokodoj en regula kazo konsistas el tri literoj kaj sekve tri ciferoj. La meza litero ĝis la fino de la jaro 2003 indikis la distrikton:

  • La litero R signifas, ke temas pri registara aŭto.

Nuntempe[redakti | redakti fonton]

Ekde la komenco de la jaro 2004 la numeroj disdoniĝas sen indiko pri la distrikto. Sed ĉar ankaŭ antaŭe dum vendo de aŭto de unu distrikto al alia ne necesis ŝanĝi la aŭtokodon, la sistemo ĉiukaze antaŭe ne estis konsekvence aplikata.

Kontraŭ aldona pago eblas elekti iun ajn kombinon de maksimume 6 karaktroj (iuj ajn literoj aŭ ciferoj). Tamen apenaŭ iu ajn uzas tiun eblecon.

Ĉe la maldekstra rando de la licencplato troviĝas blua bendo kun la internacia aŭtokodo LT, super tio bildiĝas la 12 steloj de la Eŭropa Unio. Antaŭ la aliĝo de Litovio al la Eŭropa Unio la 1-an de majo 2004 la licencplatoj havis la flagon de Litovio super la tri literoj LT.

La malantaŭa licensplato havas glumarkon de la teknika kontrolo (litove TA = techninė apžiūra).