Aŭtokurejo de Aintree

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aŭtokurejo de Aintree (pron. ejntri; angle Aintree Motor Racing Circuit) estas konstruita por vetkuroj de aŭtoj en la kategorio Formulo 1. La kurejo estas 4828 metrojn longa kaj havas 8 kurbojn. En la jaroj 1955, 1957, 1959, 1961 kaj 1962 tie okazis Formulo-1-konkursoj pri la Brita Grandpremio. La plej rapidan rondveturon faris Jim Clark en 1962, kun la rezulto 1:55.0.

La aŭtokurejo de Aintree en Britujo kaj ĝiaj ok kurboj

Listo de venkintoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Stiristo Aŭto
1955 Stirling Moss Mercedes
1957 Tony Brooks
Stirling Moss
Vanwall
1959 Jack Brabham Cooper-Climax
1961 Wolfgang von Trips Ferrari
1962 Jim Clark Lotus-Climax