Kantono (fervojo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aŭtomata blokiga signala sistemo)
Kantono sur la Reading Blue Mountain and Northern Railroad en Pensilvanio

En fervoja sistemo kantono estas linio-sekcio, en kiu pro teknikaj aŭ organizaj rimedoj ĉiutempe povas esti nur unu trajno.

Kutima sistemo por atingi tion estas la bloksistemoaŭtomata blokiga signala (ABS) sistemo. Ĝi ekipas la kantonojn, nomatajn bloksekcioj, per signaloj (blok-signaloj), kiuj permesas eniron de trajno nur, se la tuta kantono estas libera.

Kantonigo estis progreso kompare al la "trajn-anonca sistemo", kiu permesas nur unu trajnon inter po du gardataj stacioj. Ĉe la trajn-anonca sistemo la estro de stacio devas telefone anonci ĉiun ekirontan trajnon al la sekva stacio por certigi, ke la lasta antaŭa trajno jam komplete alvenis, kaj rezervi la linion, tiel ke ne povas ekiri kontraŭdirekta trajno. Ĉar la distancoj inter du stacioj kutime estas pli longaj ol kantono, la kantona sistemo pligrandigas la kapaciton de la linioj, precipe de plurtrakaj.

Kvankam la kantona sistemo portas avantaĝon kompare al la trajn-anonca, ĝi ankoraŭ havas du neperfektaĵojn:

  1. Ĝi ne povas konsideri la malsamajn rapidojn de la trajnoj. Ĉar rapidegaj trajnoj bezonas pli grandan brems-distancon antaŭ si, ili kutime uzas ne la kantonan sistemon, sed kontinue aŭtomatan trajnsekurigon. Eŭropaj fervojoj tiucele evoluigis unuecigitan sistemon nomatan ETCS.
  2. La situo de la kantonoj estas fiksa sur la linio kaj ne povas moviĝi kun la trajnoj. Tio signifas, ke du sinsekvaj trajnoj samdirektaj bezonas distancon de pli ol unu kantono, ĉar la dua trajno povas senbremse trairi nur, se la unua jam pasis la finon de la sekva kantono, kiam la dua atingas la antaŭsignalon antaŭ la kantono. La distancoj do estas pli grandaj ol necese. Ankaŭ tiun malavantaĝon evitas kontinue aŭtomata trajnsekurigo.