Aŭtomata skribado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aŭtomata skribado estas la procedo, aŭ produkto, de skribi tekston, kiu ne venas el la konsciaj pensoj de la verkisto. La mano de la verkisto formas la mesaĝon, kaj la homo estas nekonscia pri kio estas skribota. Ĝi foje estas farita en diskoncia stato. Alifoje la skribanto estas konscia (ne en diskonscia stato) pri siaj ĉirkaŭaĵoj sed ne pri la agadoj de sia skribanta mano.

Okazhistorioj[redakti | redakti fonton]

Iam antaŭ 1900, William Sainton Moses, respektita sacerdoto kaj instruisto, eksperimentis kun aŭtomata skribado. Liaj kredoj estis ortodokse Kristanisma, sed la mesaĝoj de sia aŭtomata skribado prenis pli malfermita, nedogma vido, al kiu li "konvertis" post tempo. Li kredis, ke la mesaĝoj originis de pli altaj spiritoj.

John B. Newbrough estis Novjorkana dentisto kiu skribis la libron Oahspe per la procedo de aŭtomata skribado per la novinventita skribmaŝino en 1882.

Rosemary Brown estis angla dommastrino kiu aŭomate komponis muzikon. Ŝi povis ludi la pianon, sed ne tre bone. Ŝi sentis, ke bonegaj komponistoj skribis per ŝi.

Elsa Barker en 1914 eldonis kolekton de leteroj, kiuj estis skribitaj al ŝi per aŭtomata skribado (do, de sia propra mano) de Juĝisto David Patterson Hatch (reala mortulo). Nun aĉeteblas libro nomita "Leteroj De La Postvivo" (angle Letters From The Afterlife), kiu estas la plej malfrua represo de tiuj 53 leteroj.

Uzado en spiritaj movadoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Psikografio.

Aŭtomata skribado estas uzata en Spiritismo kaj la Novepoka movado kiel formo de "kanalumado." Unu el la plej bone konataj verkistoj estis Hélène Smith, frua 20-a jarcenta psikisto, kiu sentis, ke sia aŭtomata skribado estis la provo de Marsanoj komuniki kun Tero. Ŝi pretendis, ke ŝi povis traduki ilian marsanan lingvon en la francan. Alia bone konata verkisto, Neale Donald Walsch, skribis la libroserion "Konversacioj kun Dio," pretendinte esti uzinta aŭtomata skribado por paroli kun Dio. La Brazilana mediumo Chico Xavier estis verŝajne la plej grava mediumo en la 20-a jarcento kaj eble de ĉiam, kun pli da 400 libroj skribitaj per li.

Uzado en terapio[redakti | redakti fonton]

Aŭtomata skribado estas uzita kiel ilo en Freuda psikologio kaj en parencaj "memprisciaj" studadoj, kie ĝi estas vidata kiel ilo gajni klarvidon de la cerbo de la aŭtomata skribisto per ilia subkonscia elektado de vortoj.

Ĝi estas ĉefe uzita per Pierre Janet en Francio, kaj pli malfrue per Morton Prince kaj Anita Mühl en Usono.

Uzado por stimuli kreemecon[redakti | redakti fonton]

André Breton pioniris la uzon de aŭtomata skribado en la Superrealista movado kaj produktis kelkajn gravojn tekstojn uzante la teknikon, pli fame "Akvosolviĝendaj Fiŝoj." La ideoj de Hélène Smith, la laŭnoma "Muzo de Aŭtomata Skribado," ankaŭ influis la Superrealistan movadon (en la Superrealisma ludkartaro, Smith estas la "Geniulino de Scio").

Aŭtomata skribado fariĝis parto de la repertuaro de Superrealismaj ludoj, kaj ĝi baldaŭ evoluis en multon da aliaj Superrealismaj ludoj kaj iloj, kiuj multe influis la movadon, kiel aŭtomata desegnado, aŭtomata palimpsestado, kaj pluraj markil-vortaj ludoj.

Libera skribado pli malfrue gajnis populareco kun verkistoj kaj poetoj, ambaŭ kiel ilo stimuli kreema penso kaj kiel tekniko venki skribistbloko.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Nekredantoj kiel James Randi rimarkas, ke ne estas evidenteco distingi aŭtomata skribo pretendita esti de supernaturaj originoj de salonludo kiu estas ne multe pli ol sparkoj de kreemeco en la cerboj de la partoprenantoj. Ili asertas, ke ne ekzistas evidenteco, ke estas io pli ol la subkonscio de la skribintoj influante iliaj agadoj kaj ke ne estas solida evidenteco, ke iuj mesaĝoj venas el ie krom la mensoj de la homoj tenante la krajonojn. Tio estas nomita la ideomotora efiko.

Kiel ne ekzistas scienca evidenteco pri la uzo de aŭtomata skribado en psikoterapio, ĝia uzo ellasi kaŝitaj memoroj ankaŭ estas suspekta. Kvankam nekonsciaj ideoj estas esprimitaj en aŭtomata skribado, nekredantoj kontestas la verŝajnecon, ke ili estas iom pli profunda ol la konsciaj pensoj de la verkisto. Nekredantoj rezonas, ke ne ekzistas evidenteco ke la "vera memeco" kuŝas en la nekonscio iom pli ol ke ĝi kuŝas en la normala konscio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]