Aŭtorrajto kaj kopirajtaj monopoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aŭtorrajto (simbole iam esprimita kiel »©«) estas aro de rajtoj, garantiitaj de ŝtataj leĝaroj por subteni kreadon de aŭtoraj verkoj, kiujn akiras la aŭtoro de la verko. En Esperanto estas ofte tiusence uzata ankaŭ la laŭlitera el-Angligo kopirajto el la vorto copyright; iuj malaprobas tiun uzon pro tio, ke oni ne povas kompreni, ĉu temas pri «kopi·rajt·o» (ĉu rajto kopii, aŭ rajto fari ion kun kopioj?) aŭ «kopirajt·o», aparta radiko kun la plena senco de la Angla «copyright», tial preferas la pli vastan terminon aŭtorrajto, adekvatan al koncerna vorto en multaj aliaj lingvoj. Uzo de similaj terminoj en aliaj lingvoj estas diversa laŭ la landoj, kaj tiaj aŭ similaj rajtoj povas aparteni ne nur al aŭtoroj, sed ankaŭ al ties dungintoj, dirigentoj, registrintoj, elsendintoj ktp. Rick Falkvinge insistas, ke en la angla oni nomu ĝin «copyright monopoly» — «kopirajta monopolo».[1]

Al la aŭtororajto kaj parencaj rajtoj apartenas ekzemple la rajtoj kopii, distribui kaj transsendi verkon (inkluzive elsendon), rajtoj komerci kun ĝi aŭ krei ties devenaĵojn, rajto juĝprocesi por eldevigi la ĉi-antaŭe menciitajn rajtojn kaj rajto transdoni la ĉi-antaŭajn rajtojn al aliuloj. La aŭtororajtoj ne aplikeblas por faktoj aŭ ideoj, sed por iliaj originalaj esprimoj.

La simbolo de aŭtororajtoj

La Monda Organizaĵo pri Intelekta Propraĵo en 1996 adoptis internacian traktaton pri aŭtororajtaj temoj.

Jura specialaĵo de Brazilo koncernas mediumojn, kiuj verkas laŭ diktado de la spirito de mortinto; ne ili havas la aŭtororajton pri la verko, sed la heredantoj de la mortinto.

Protektodaŭroj

Mapo pri «ordinaraj» protektodaŭroj laŭ landoj

La juro pri aŭtororajto varias inter la ŝtatoj, sed ekzistas internacia juro pri ili surbaze de la Konvencio de Berno, kiu interalie difinas, ke normale la aŭtororajto finiĝas 50 ĝis 70 jarojn post la morto de la aŭtoro (ne post la verkado). Antaŭ tiu tempo ne necesas, ke la aŭtoro aŭ liaj heredantoj faru ion por konservi la rajton (male al patentomarko). Aliflanke tiu periodo normale ne estas plilongigebla laŭ peto de la rajtoposedanto.

Plidaŭrigo de kopirajtmonopoloj en Usono (se supozi, ke aŭtoroj verkas antaŭ sia 35-jaraĝo, kaj vivas po 70 jaroj)

Komence estis tiaj daŭroj kiel 28 jaroj, sed poste ili estis multe plilongigataj. Oni pravigas tion per plilongiĝanta vivdaŭro, per komparo kun heredo de fizikaj objektoj, kaj per pli longaj daŭroj en aliaj landoj.

Oni ofte rimarkigas, ke, dum en la komenco daŭro de kopirajta monopolo estis elektata kompromise por ebligi ne nur profiton aŭ rekompencon por la aŭtoro, sed ankaŭ (aŭ antaŭ ĉio) aliron al la verko por ceteraj personoj, iom post iom oni preskaŭ ĉesis konsideri ĉe leĝoŝanĝado interesojn de ĉiuj krom aŭtoroj (kaj/aŭ ties idoj) kaj eldonistoj, ĉiam plilongigante kaj plifortigante la kopirajtmonopolo­protektadon.[2] Ankaŭ verkoj de jam longe malvivaj aŭtoroj, fariĝintaj publika havaĵo, estas retirataj sub kopirajtan monopolon.[3][4][5]

Kun longaj daŭroj kaj komplikaj reguloj de ilia elkalkulado ofte estas malfacile kompreni, ĉu malnova verko de jam longe malviva aŭtoro jam estas publika havaĵo;[6] kaj, se ne, kiun aŭ kiel kontakti por ricevi permeson.[7] Tio estas grava, interalie, pro tio, ke multaj konataj, se ne ĉiuj, verkoj (ekzemple tiuj de Walt Disney Company, kiu aktive defendas siajn kopirajtmonopolojn) estas derivaĵoj de aliaj verkoj.[8][9][10] Pro tio en kelkaj landoj ekzistas esceptoj por «orfaj» verkoj.

Ekzistas opinio, ke la celo de tro longa kopirajta monopolo estas fari nedisponeblaj la verkojn, kiujn oni ne intencas vendi, kaj tiel devigi uzon de la ceteraj.[11]

Esceptoj por laŭleĝa uzo

En diversaj landoj ekzistas diversaj esceptoj el ekskluziva rajto, kiuj ebligas certmaniere laŭleĝe uzi verkojn sen ricevi permeson — ekzemple, ĉe privata uzo (sekurkopiado, uzo per aliaj siaj aparatoj, aŭskultado kun familio), citado, novaĵraportado, kritikado, akcidenta malgrandega malgravega uzado (de minimis). Tamen tiuj esceptoj, kiel ekzemple «justa uzo», estas difinitaj malprecize, do fidi ilin povas esti danĝere.[12]

Almenaŭ en kelkaj landoj privata kopiado estas pagenda, kaj la pago estas kolektata de produktantoj/vendantoj/aĉetantoj de komputila memoro, kiu estas uzebla por tia kopiado.[13] Fojfoje iuj provas ŝajnigi la koncernan escepton neekzistanta, aŭ leĝe malplivastigi ĝin.[14][15][16]

Aparatoj (nun ordinare komputiloj) kaj komputilaj programoj povas havi kvalitojn destinitajn por malhelpi al posedantoj de verkokopioj iajn uzmanierojn rigardatajn de verkeldonistoj kiel malutilaj, ekzemple kopiadon aŭ ŝanĝadon (nuntempe tiuj kvalitoj estas «digital rights management»). Tiuj kvalitoj ne atentas leĝojn, do uzi la leĝajn esceptojn fariĝas malfacile aŭ eĉ kontraŭleĝe.[17]

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

greke Roland Rotsaert: KOPIRAJTO: Creative Commons: aŭtoraj rajtoj laŭmezure el MONATO (2005/07-08, p.21) greke Roland Rotsaert: KOMUNAĴOJ: Evitenda evoluo el MONATO (2005/11, p.13) ankaŭ rilate Krean komunaĵon.