Aŭtovojo Justiniano Posse

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Aŭtovojo Justiniano Posse, AU 20Autopista Córdoba-Villa Carlos Paz «Justiniano Posse», estas rapida ŝoseo kiu estas parto de la RN 20 kaj kunigas la urbon Kordobo kun Villa Carlos Paz. Ĝi havas etendon de 35 km proksimume.

Tiu Aŭtovojo ekkonstruiĝis en 1971, kiam oni konstruis ankaŭ la vojon de la Varianto Pueyrredón kaj estis inaŭgurita la 20-a de februaro de 1976.[1]

Ĝi posedas pagejojn, nome la plej grandajn de la provinco Kordobo, je 4 km de Kordobo elirante direkte al Villa Carlos Paz. Same oni inaŭguris prilumigan totalan verkon de la aŭtovojo por ties proksimume 35 kilometroj de longo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.acarlospaz.com/historia.html Arkivigite je 2013-02-10 per la retarkivo Wayback Machine Sobre la inauguración de la autopista, Historia de Carlos Paz