Aŭtovojo de Ekstremaduro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el A-5)
Aŭtovojo de Ekstremaduro
aŭtovojo en Hispanio • vojo [+]

LandoHispanio

Vikimedia Komunejo:  Autovía A-5 [+]
vdr
La Aŭtovojo de Ekstremaduro (A-5) ĝis portugala landlimo.
La Aŭtovojo de Ekstremaduro (A-5) ĉe Navalcarnero.

La Aŭtovojo de Ekstremaduro, Sudokcidenta Aŭtovojo, Aŭtoŝoseo de EkstremaduroSudokcidenta Aŭtoŝoseo, aŭ hispane origine Autovía del Suroeste (A-5Autovía de Extremadura), estas unu de la ses radiaj aŭtoŝoseoj de Hispanio, pasas tra tri aŭtonomaj komunumoj hispanaj: nome Madrida Regiono, Kastilio-Manĉo (provinco de Toledo) kaj Ekstremaduro (provincoj de Cáceres kaj Badajoz). Temas pri fundamenta ŝoseo ĉar formas parton de la vojo kiu ligas Madridon kun Lisbono, ĉefurbo de Portugalio.

Ĉar temas pri radia ŝoseo, la komenco de la A-5 estas ĉe la Kilometro Nulo de la Sunpordo de Madrido. La aŭtoŝoseo kiel tio vere komencas subtere je la trapaso de la M-30. Ĝi iras sudokcidenten ĝis Navalmoral de la Mata, en la provinco de Cáceres. El tio iom turniĝas suden ĝis Mérida. Poste al la portugala landlimo ĉe Badajoz direktas sin okcidenten.

Ĝi havas ligojn aŭ pasas ĉe la jenaj urboj: Alcorcón, Móstoles, Navalcarnero, Valmojado, Santa Cruz de Retamar, Talavera de la Reina, Navalmoral de la Mata, Trujillo, Miajadas, Mérida kaj Badajoz, kie ligiĝas ĉe la landlimo kun la portugala A-6.

Estas aŭtovojo konstruita inter la 1980-aj jaroj kaj 90-aj, laŭ la plano de konverto en aŭtovojoj de la antikvaj radiaj naciaj ŝoseoj.