A-minoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

a-minoro estas tonalo de la modalo minoro, baziĝanta sur la toniko a. La tonalo a-minoro ne havas antaŭsignojn en la notacio. Ankaŭ la respektivan gamon kaj la bazan akordon de ĉi tiu tonalo (la toniko a-c-e), oni nomas a-minoro.

Ĉi tiu tonalo estas kiel paraleltonalo de C-maĵoro tonalo tre ofte uzata en ĉiuj epokoj. Ĝi estas sentata ofte kiel helsonora, milda, nobla. Ankaŭ "pia ineco" foje estis asociata.

a-minoro estis la favorita tonalo de Robert Schumann kaj havas en liaj verkoj ĉiam bazan pozicion.

Verkoj

Vidu ankaŭ