A.C. Bhaktivedanta Svami Prabhupada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svami Prabhupada

A.C. Bhaktivedanta Swami Prabhupada (1-a de septembro 189614-a de novembro 1977) naskiĝis je la tago nomigite Nandotsav laŭ la vajŝnava kalendaro en Kolkata, alinome Kalkata aŭ Kalkuta en Okcidenta Bengalio. Lia nomo estis Abhay Ĉaran De kaj li estis sukcesa vendisto de farmacioj.

Li prenis Harinam aŭ pli bone li iĝis disĉiplo de Ŝrila Bhaktisiddhanta Sarasvati Thakura, sed post li iĝis tro maljuna li decidis preni Sannyas kaj iri al usono por disvastigi tie la filozofio de Ĉaitanja Mahaprabhu aŭ alivorte la filozofio kaj vivomaniero de la gaŭdijaj vajŝnavismanoj.

En Usono li fondis ISKCON, kiu signifas internacia socio por kriŝna konscio. Post lia morto la ISKCON ankaŭ disfalis en diversaj grupoj kaj sole eksterne konservis unuigitan aspekton. Ankaŭ li fondis la Bhaktivedanta Book Trust (BBT), kiu produktas ĝis hodiaŭ la famajn ISKCON-ajn librojn kun la belaj bildoj.

Post lia morto la glorifikado de li ne ĉesis kaj eĉ aliaj vajŝnavaj grupoj kaj sektoj vidis en li novan reeaperon de Nitjanando kiu estis la filo de Kriŝno kun la nomo Balaramo aŭ Baladevo.

Ankaŭ li lasis konstrui grandan konstruaĵojn en Majapuro en Okcidenta Bengalio kaj lasis konstrui la nun tre faman Kriŝna-Balarama Templo, kiu estas unu el la plej riĉa en Vrindavan.