A. Carl Leopold

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A. Carl Leopold
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1919 (1919-12-18)
en Albuquerque
Morto 18-an de novembro 2009 (2009-11-18) (89-jaraĝa)
en Itako
Tombo Greensprings Natural Cemetery Preserve
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato HarvardUniversitato de Viskonsino ĉe Madison
Familio
Patro Aldo Leopold
Frat(in)oj A. Starker Leopold • Luna Leopold • Nina Leopold Bradley • Estella Leopold
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

Aldo Carl Leopold (18a de Decembro 1919 - 18a de Novembro 2009) estis usona sciencisto kaj priplanta fiziologo. Lia patro estis Aldo Leopold, fama ekologo kaj dungito de la Usona Arbaragentejo, kaj lia patrino estis Estella Leopold.

Leopold ricevis gradon pri botaniko el la Universitato de Viskonsino en 1941. Li militservis dum la Dua Mondmilito en Pacifiko kiel advokato por dizertintaj soldatoj. Poste li ricevis gradojn MS kaj FD en priplanta fiziologio el la Harvard Universitato, studinte ĉe Kenneth Thimann. Li laboris ĉe diversaj universitatoj sed ĉefe por la Universitato de Nebrasko-Lincoln kaj en 1977, Leopold moviĝis al la Boyce Thompson Institute for Plant Research (BTI) in Itako, Novjorkio.[1]

Rimarkinde, semoj kiel ekzemple sojfaboj enhavantaj tre altajn nivelojn de proteino povas sperti elsekiĝon, kaj ankoraŭ pluvivi kaj revivigi post akvoabsorbo. A. Carl Leopold komencis studi tiun kapablecon ĉe la Boyce Thompson Institute for Plant Research en Universitato Cornell en la mezo de la 1980-aj jaroj. Li eltrovis ke sojfaboj kaj maizo havas vicon da solveblaj karbonhidratoj protektantaj la ĉeldaŭrigeblecon de la semo.[2] Patentoj estis aljuĝitaj al li en la komenco de la 1990-aj jaroj pri teknikoj por protektado "de biologiaj membranoj" kaj proteinoj en seka ŝtato.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Auxins and Plant Growth (1955, 1960)
  • Plant Growth and Development (1964, 1975)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]