Abram Kofman

El Vikipedio
(Alidirektita el A. Kofman)
Saltu al: navigado, serĉo
Antoni Kofman en 1906

Abram KOFMAN (naskiĝis en 1865; mortis probable en 1940) estis esperantisto kaj librotenisto. Li loĝis en Odeso, kiu dum lia naskiĝo apartenis al Rusia imperio, nun al Ukrainio. Li estis eminenta Esperanto-poeto kaj art-tradukisto de la unua periodo (1892-1906).

Kofman estis judo. Li esperantiĝis en 1892. Li verkis originale poemojn kaj tradukis la dramon Kain de Byron, parton de Iliado, partojn el Faŭsto de Goethe, nome la "Kanton de Margareto" kaj el Heinrich Heine. La unuaj du aperis en libroformo, la lasta troviĝas en malnova jarkolekto de la periodaĵo "Lingvo Internacia". Kofman kontribuis al la Fundamenta Krestomatio.

J. Baghy juĝas en la Enciklopedio de Esperanto en 1933: "Liaj stilo kaj tradukmaniero distingiĝas per arta simpleco kaj viva klareco. Lia pionira laboro meritas atenton de la posteuloj. En la komenca periodo de la literatura lingvo li vekis admiron per sia esprimkapableco."

En 1896 li planis aperigi poemaron, tradukitan de li el 18 lingvoj.

Kofman antaŭ 1910 transiris al Ido, poste al Okcidentalo, tamen liaj postlasitaj verkoj kaj tiama lingvokulturado restas rimarkindaj.

[redakti] Literaturo

  • 1984: Auld, William (red.). Esperanta Antologio. Poemoj 1887-1981. 2a rev. kaj kompl. eld. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio 1984, p. 852.
  • 1979: Szerdahelyi, István. Krestomatio de Esperanta Literaturo. Vol. I. Budapest 1979, p. 373-378 (kun listo de verkoj)

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  Verkoj de kaj pri Abraham Kofman en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
Ekstera ligilo  la verko "Iliado" de Homero en esperantlingva traduko de Abraham Kofman (1895), komplete skanita (el la Aŭstra Nacia Muzeo)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj