A. Laurent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

A. Laurent [a. lorÃ] estis franca amatora astronomo, li malkovris la asteroidon 51 Nemaŭson la 22-an de januaro 1858, en la privata observatorio de Benjamin Valz en Nîmes. Krom tio, oni ne multe scias pri li.

La astronomo Benjamin Valz, nomumita direktoro de la Observatorio de Marsejlo, lasis sian privatan observatorion al la bonaj zorgoj de A. Laurent, tre kapabla juna viro laŭ Édouard Stephan. La domo, 32-a de la Rue Nationale en Nîmes, kie A. Laurent malkovris la asteroidon, portas platon, solenanta tiun malkovron.

A. Laurent ricevis en 1958 la Premion de Astronomio de la Fondaĵo Lalande kaj la asteroido 162 Laŭrencio[1], estis tiel nomata en lia honoro.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. JPL Small-Body Database Browser 162 Laurentia (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

france Malkovro de Nemaŭso