Antonio Paolet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el A. Paolet)
Antonio Paolet
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1879 (1879-11-30)
Morto 30-an de novembro 1959 (1959-11-30) (80-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Antonio PAOLET (1880-1960) estis itala eldonisto, kies Esperanto-eldonaĵoj forte influis la Movadon en Italio.

Antonio elmigris iom da tempo en Germanio, kie li eklernis esperanton. En 1913 Paolet fondis eldonejon en San Vito al Tagliamento kaj de 1913 ĝis 1929 eldonis la gazeton Itala Esperanto-revuo. Dum la unua mondmilito la presejo estis plene detruata kaj multaj eldonaĵoj malaperis. Post la milito li eldonis multajn lernolibrojn, vortarojn kaj literaturajn librojn.

Antonio Paolet komencis sian agadon per publikigo de la revuo L'Esperanto je la 10-a de januaro 1913, kiu ege kontribuis al disvastigo de la internacia lingvo kaj fariĝis poste organo de Itala Esperanto-Federacio. El lia tipografio venis pluraj gramatikoj - i.a. gramatiko en friula lingvo - vortaroj, precipe la Novo Vocabolario Italiano-Esperanto de Giacomo Meazzini, kaj tradukita literaturo, kiel Koro de Edmondo De Amicis, Historio de Kristo de Giovanni Papini k.a. Pro siaj kulturaj meritoj en 1954 li estis nomumita "Oficiala Kavaliro de la Itala Respubliko".

La urbo San Vito dediĉis unu straton je sia nomo :" Via A.Paulet Esperantista Sanvitese "

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ensorĉo, unuakta dramo, 1915

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Migliorini, Elio 1982 : Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio], Roma (en la itala)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]