A4 (dimensio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo estas pri norma dimensio de folioj. Pri la aliaj signifoj de la dusigna kombino vidu apartigilon A kun nombro


Paperdimensioj

A4 estas unu el normaj dimensioj de folioj kaj egalas al 210*297 mm. A4 estas la plej ofte uzata dimensio en ĉiuj landoj krom Usono, Kanado, Meksiko, Filipinoj, Ĉilio, kaj iuj aliaj amerikaj landoj, kie oni uzas similajn grandecojn.

A4 duoble pli grandas ol A5 kaj duoble malpli grandas ol A3. A0 havas areon de 1 kvadrata metro. Tiuj papergrandecoj difiniĝas en normo ISO 216.

La plej ofte haveblaj aparatoj por labori kun papero - printiloj, kopiiloj, skaniloj estis destinitaj por prilabori foliojn ne pli grandajn ol de dimensio A4 aŭ malmulte pli grandajn.