ACE (komputilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pilot ACE
Trukartoj por la komputilo Pilot ACE , 1950. Scienca muzeo Londono.

La ACE (angle Automatic Computing Engine) - Aŭtomata Komputa Motoro estis la unua elektronika komputilo konstruita en Britio. Ĝi estis projektita de Alan Turing en la jaro 1946.

La 19-an de februaro 1946 Turing prezentis dokumenton al la estraro de la National Physical Laboratory (NPL), en kiu li priskribis la unuan projekton de programebla komputilo. Kontraŭe al la plejparto de la unuaj komputiloj (kiel ekzemple la EDVAC de John von Neumann), la projekto de Turing estis tute sendependa projekto ne ligita al militara organizo. Turing en 1936 estis publikiginta projekton de universala komputmaŝino, teoria bazo de ĉiu komputilo, kiu estas konata kiel universala maŝino de Turing.

En 1945 J. Presper Eckert kaj John W. Mauchly ĉe la Universitato de Pensilvanio komencis konstruì la komputilon ENIAC. La programo de ENIAC estis firme fiksita per ĝia hardvaro kaj ne eblis modifi ĝin sen modifiado de la aparataro. Kontraŭe la EDVAC estis programebla el ekstero. John von Neumann deklaris, ke li ne estis leginta la laboron de Turing pri la universala komputmaŝino. En tiu laboro Turing parolis pri trubendo utiligebla por enigi programojn al la komputilo.

La dokumento de Turing pri la ACE enhavis detalajn diagramojn pri la logikaj cirkvitoj kaj taksis la kostojn je 11.200 sterlinoj. La sistemo ACE uzis vortojn je 48 bitoj kaj enhavis 7000 elektronajn valvojn. Ĝi utiligis simplan programlingvon nomatan Abbreviated Computer Instructions (mallongigitaj komputilaj instrukcioj). Pro teknikaj malfacilaĵoj la unua konstruita versio estis la reduktita versio Pilot ACE. Kompleta versio estis konstruita je la fino de 1950 kaj funkciis ĝis 1957.

Bibliografio

  • B. J. Copeland (Ed.), 2005. Alan Turing's Automatic Computing Engine. OUP, Oxford. ISBN 0-19-856593-3.
  • B. E. Carpenter, R. W. Doran, 1986. A. M. Turing's ACE Report of 1946 and Other Papers. MIT Press, Cambridge.
  • David M. Yates, 1997. Turing's Legacy: A History of Computing at the National Physical Laboratory, 1945-1995. Science Museum, London.
  • Simon H. Lavington, 1980. Early British Computers: The Story of Vintage Computers and The People Who Built Them. Manchester University Press.
  • J. H. Wilkinson, 1980. Turing's Work at the National Physical Laboratory and the Construction of Pilot ACE, DEUCE and ACE. In N. Metropolis, J. Howlett, G.-C. Rota, (Eds.), A History of Computing in the Twentieth Century, Academic Press, New York, 1980.

Eksteraj ligiloj