Aŭstria Esperanto-Federacio
El Vikipedio
(Alidirektita el AEF)
La Aŭstria Esperanto-Federacio (germane: Österreichischer Esperanto-Verband), AEF, estis fondita en 1935; ĝia sidejo estas en Vieno. Ĝi estas la oficiala Landa Asocio de la UEA.
Enhavo |
Estraro [redakti]
Ekde 2010 [redakti]
Kiel prezidanto ekfunkciis en 2010 Bernhard Tuider (Esperantomuzeo), kaj kiel honora prezidanto astronomo Hans Michael Maitzen; kiel ceteraj estraranoj oficis ekde 2010 Katalin Fetes-Tosegi, Leopold Patek kaj Uwe Stecher. La elektoj por la estraro okazas kutime ĉiun duan jaron. La nomoj de la aktualaj estraranoj legeblas en la asocia retejo.
Celo [redakti]
Deklarita celo de la neŭtrala federacio estas la subteno de Esperanto en Aŭstrio.
Periodaĵo [redakti]
La periodaĵo Esperanto aktuell de la Germana Esperanto-Asocio per kunlaboro kun la AEF enhavas ankaŭ informojn pri aŭstraj aferoj.
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
||||||||||||||