AEGEE
| logo | |
| loko | Parizo, Francio |
| jaro de fondiĝo | 1985 |
| oficialaj lingvoj | Angla kaj franca |
| Prezidento | Theijs van Welij (Utreĥto) |
| Ĝenerala Sekretario | Gergo Szigeti (Pecs) |
| Kasisto | Michele Turati (Torino) |
| Comité Directeur - Estraro | Pedro Vieira (Lisboa) Laura Costica (Bucureşti) Laure Onidi (Toulouse) Anna Gabriel (Heidelberg) Orsolya Balogh (Cluj-Napoca) Stefan May (Dresden) |
La Association des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe (AEGEE) (Asocio de ĝeneralaj statoj de eŭropaj studentoj), ankaŭ konata kiel la Eŭropa Studenta Forumo, estas unu el la plej grandaj studentaj organizoj de Eŭropo. La nomo devenas de la Egea Maro, unu el la luliloj de demokratio, kaj de la unua parlamento establita dum la Franca Revolucio, la "Ĝeneralaj Statoj".
AEGEE estas fondita en 1986 en Parizo kaj nuntempe havas pli ol 15.000 membrojn en 243 eŭropaj universitataj urboj ("antennae") en pli ol 40 eŭropaj landoj. Unu el la celoj de AEGEE estas eŭropa integriĝo, kaj pro tio la asocio ne havas landan nivelon — kontraste al preskaŭ ĉiuj internaciaj organizoj en la mondo — sed nur lokan kaj eŭropan nivelon. La eŭropa estraro de AEGEE (Comité Directeur) havas oficejon en Bruselo.
Eksa prezidento de AEGEE-Eŭropo Burcu Becermen estis elektita Juna Eŭropa Civitano de la jaro 2006 pro ŝia projekto de greka-turka intercivitana dialogo[1].
