AEIOU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

AEIOU estas la plej konata aŭstria siglo. Sed ĝi ne estas unusignifa kaj ĝi havas tutan vicon da diversaj interpretaĵoj.

Surskribo de pordego en Krems
  1. AUSTRIA ERIT IN ORBE ULTIMA – Aŭstrio estos en la mondo lasta (te. ĝia ekzisto daŭros plej longe)
  2. AQUILA ELECTA IUSTE OMNIA VINCIT (V = U) – Elektita aglo prave ĉion superas
  3. AMOR ELECTIS INIUSTIS ORDINAT ULTOR – Amo al elektitoj, al malnobluloj ordonas venĝanto
  4. AUSTRIAE EST IMPERARE ORBI UNIVERSO – Al Aŭstrio apartenas regi al la tuta mondo
  5. AUF ERDEN IST OESTERREICH UNSTERBLICH – El landoj Aŭstrio estas senmorta
  6. ALLER EHREN IST OESTERREICH VOLL (V = U) – Aŭstrio estas plena de ĉiuj honoroj

La aŭstra verkisto Georg Markus en sia verko "Tausend Jahre Kaiserschmarrn" (mil jaroj da dispecigita ovo-fritaĵo) donas alian germanlingvan klarigon: "Also Eigentlich Ist's Ohnehin Unwichtig" (nu, vere estas ja negrave).