AENA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
AENA
Aena, S.A.
negoco • entrepreno vd
Dum 2017 - nekonata/nuntempe
Jura formo Anonima societo
Sidejo Madrido
Lando Hispanio
filiaj kompanioj AENA Fire Department vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Gravaj flughavenoj de Hispanio

AENAAena, hispane Aeropuertos Españoles y Navegación Aérea (hispanaj flughavenoj kaj aera navigado) estas la ŝtata entrepreno, kiu zorgas la civilan flugtrafikon kaj la civilajn flughavenojn en Hispanio. Ĝi estis fondita en 1994.

En 2007 ĝi havis ĉirkaŭ 12000 dungitojn kaj zorgis pri 48 hispanaj flughavenoj. Inter ili ok estis sur la Kanarioj kaj kvar sur la Balearoj. Dudek kvar flughavenoj, inter kiuj ok insulaj, havis pli ol 1,25 milionojn da pasaĝeroj en tiu jaro. Kelkaj havas miksan civilan-armean reĝimon.

Unikaĵo estas la helikopterhaveno en Ceuta.

La filia entrepreno Aena Internacional partoprenas en flughavenoj en Bolivio, Britio, Kolombio, Kubo, Meksiko, Svedio kaj Usono. Danke al tio AENA nun estas la monde plej granda zorganto de flughavenoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]