Akademio Internacia de la Sciencoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri universitatnivela esperantlingva institucio en San-Marino. Por informoj pri la similnoma Scienca Akademio en Munkeno, vidu la artikolon Internacia Akademio de Sciencoj.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Akademio Internacia de la Sciencoj (apartigilo).
Emblemo de AIS

Akademio Internacia de la Sciencoj (mallongigo: AIS) San-Marino estas universitatnivela kleriga kaj esplora institucio, kiu por scienca komunikado uzas precipe sian Internacian Lingvon (= "ILo"). Kiel tiun AIS elektis la Internacian Lingvon de d-ro Esperanto. Se iu grava mult- aŭ internacia organizaĵo iam elektos alian neŭtralan lingvon kiel internacian komprenigilon, AIS povus laŭ sia konstitucio uzi tiun lingvon kiel ILon.

Historio

AIS estis fondita en la 1980-aj jaroj (neoficiale en 1983, oficiale en 1985) en la sud-eŭropa respubliko San-Marino, sed agas en multaj landoj. En jenaj landoj ĝi akiris agnoskon por okazigi studadsesiojn kaj universitatajn ekzamenojn:

Lando Loko de unua SUS dato
Pollando Bjalistoko 1990-02-18
Rumanio Sibiu 1991-10-07
Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko Brandýs nad Labem 1992-03-27
Slovakio Nitra 1996-03-01
Rusio Moskvo 1998-03-22
Bulgario Karlovo 2003-09-20
Bosnio kaj Hercegovino Banjaluko 2008-08-31

Ne-SUS-aj konferencoj (sen la rajto okazigi studfinajn ekzamenojn) okazis ankaŭ en aliaj landoj.

Membildo de AIS

AIS estas universitateca institucio, kiu speciale strebas al tri celoj:

  • lingva egaleco, plibonigo de scienca komunikado per neŭtrala kaj facila lingvo
  • plurloka studado, internacia scienca kunlaboro
  • interfaka kunlaboro

AIS ne estas Esperanto-organizaĵo, sed favoras lingvan egalrajtecon en scienca komunikado kaj tial uzas ILon en la kunsidoj de siaj senato kaj ĝenerala asembleo, en ĉiuj studfinaj ekzamenoj kaj en siaj kursoj dum Sanmarinecaj Universitataj Sesioj (SUS).

Strukturo

La sektoroj

AIS havas kvar sektorojn. Ĝi publikigas sian anaron regule en la Internacia Sciencista Dokumentaro (ISD), kiu aperas libroforme kaj rete (vidu ĉe "eksteraj ligoj").

Scienca sektoro

La scienca sektoro okupiĝas pri universitataj instruado kaj esplorado. Ĉar AIS ne posedas multkostan sciencan aparataron, ĝia anoj aŭ okupiĝas pri teoriaj esploroj fareblaj surbaze de literaturo, kalkulado ktp. aŭ esploras ĉefprofesie en aliaj institutoj. Sciencaj kursoj de AIS okazas dum studadsesioj aŭ kunlabore kun partneraj institutoj.

La fakultata aŭ sekcia strukturo de la scienca sektoro sekvas ne la parte arbitrajn tradiciojn de aliaj universitatoj, sed filozofian sistemon, kiu dividas la sciencojn laŭ siaj metodoj kaj laŭ siaj objektoj. La metoda divido devenas de Wilhelm Windelband kaj distingas inter

  • idiografaj sciencoj, kiuj priskribas kaj enklasigas fenomenojn, kaj
  • nomotetaj sciencoj, kiuj hipotezas pri leĝoj, per kiuj eblas antaŭdiri estontajn fenomenojn.

La objekta divido sekvas la enklasigon de Karl Popper en tri "mondojn":

  • mondo 1 estas la mondo de la pensobjektoj en la homa menso;
  • mondo 2 estas la mondo de la fizikaj objektoj;
  • mondo 3 estas la mondo de la abstraktaĵoj, kiuj ekzistas sendepende de la pensoj de iuj individuoj.

El tiu duobla divido rezultas la ses sekcioj de la scienca sektoro:

nomoteta idiografa
mondo 1 1: kibernetiko 2: antroposciencoj
mondo 3 3: struktursciencoj 4: filozofio
mondo 2 5: natursciencoj 6: morfosciencoj

Administre gvidas la sciencan sektoron la akademia senato sub la prezidanto; la senato respondecas al la ĝenerala asembleo de la "efektivaj membroj" (profesoroj kaj plenrajtaj docentoj). Prezidanto de AIS por la periodo 2008–2011 estis Fabrizio Angelo Pennacchietti, kiu transprenis tiun oficon de Helmar Gunter Frank.

Scienc-aplika (teknika) sektoro

La scienc-aplika sektoro okupiĝas pri la praktika apliko de scienca scio, sendepende de la esploro, kiu rezultigis la scion. Tiu sektoro ja havas profesorojn kaj docentojn, kiuj kontribuas al la kleriga programo de AIS, sed ĝi ne ofertas studprogramon kun ekzamenoj.

Arta sektoro

La arta sektoro okupiĝas pri la praktikado de artoj. Pri la teoria esploro pri artoj ĝi kunlaboras kun la dua sekcio de la scienca sektoro. Ankaŭ tiu sektoro ja havas profesorojn kaj docentojn, kiuj kontribuas al la kleriga programo de AIS, sed ĝi ne ofertas studprogramon kun ekzamenoj.

Subtena sektoro

La subtena sektoro konsistas el subtenaj membroj, kiuj finance aŭ alie materiale subtenas la laboron de AIS. Ĝi estas la sola sektoro de AIS, en kiu povas membriĝi ankaŭ nenaturaj personoj (entreprenoj, asocioj ktp.). La subtena sektoro kundecidas pri la uzo de la rimedoj, kiujn ĝi disponigas al AIS.

La kolegioj

La arta, scienca kaj scienc-aplika sektoroj konsistas el AIS-anoj, kiuj estis alvokitaj en certan rangon (adjunkto, docento, profesoro). Ordinare AIS alvokas ilin el la responda kolegio.

Internacia Sciencista Kolegio

La Internacia Sciencista Kolegio (ISK) estas aro da sciencistoj, kiuj subtenas la principojn de AIS kaj pagas simbolan jaran kotizon por kovri la administrajn kostojn. Tiuj sciencistoj (ankoraŭ) ne deklaris sin pretaj je aktiva kunlaboro por esti alvokitaj. Ili tamen pligrandigas la sciencan sciaron de AIS kaj ekzemple povas esti ekspertizistoj pri iuj sciencaj temoj aŭ ekzamenoj.

Aliĝi al ISK rajtas ĉiu, kiu post abitura ekzameno (maturecekzameno) studis almenaŭ dum du jaroj kaj aprobas la principojn de AIS.

Internacia Artista Kolegio

La Internacia Artista Kolegio estas aro da artistoj, kiuj subtenas la principojn de AIS kaj pagas simbolan jaran kotizon por kovri la administrajn kostojn. El ĝi AIS alvokas elstarajn anojn kiel profesorojn aŭ docentojn de la arta sektoro.

Internacia Teknikista (Scienc-Aplika) Kolegio

La Internacia Teknikista Kolegio estas aro da homoj laborantaj/-intaj en teknikaj aŭ administraj profesioj, kiuj subtenas la principojn de AIS kaj pagas simbolan jaran kotizon por kovri la administrajn kostojn. El ĝi AIS alvokas elstarajn anojn kiel profesorojn aŭ docentojn de la scienc-aplika sektoro.

La studentaro

La scienca sektoro ofertas la eblon, per studo kaj fina ekzameno ĉe AIS akiri sciencistan gradon de

Ĉar AIS ordinare ne povas oferti kompletan studadprogramon, ĝi tiurilate kunlaboras kun siaj klerigejoj kaj aliaj universitatecaj institutoj. Parto de la studo ĉiam devas okazi en AIS-kursoj.

La klerigejoj

AIS kunlaboras kun kelkaj universitat-nivelaj institucioj, kiuj ricevis pro tio la statuson de "klerigejo de AIS". Ĝi faciligas al ties studentoj la agnoskon de akiritaj stud-unuoj ĉe AIS kaj esprimas ambaŭflankan intereson pri intensa kunlaboro.

Eĉ pli proksima formo de kunlaboro estas la "enkorpiĝo" de AIS en alia institucio. Ĝi signifas, ke la efektivaj membroj de AIS konsistigas plenrajtan sub-unuon de tiu institucio. Ĝis nun tia unuo estas la AIS-departemento en Universitato Lucian Blaga en Sibiu (Rumanio). La projekto LEUKAIS (Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS) en Komárno (Slovakio) estis nuligita pro manko de registara subteno.

Konferencoj

AIS plejparte organizas sian instruan kaj ekzamenan agadon virtuale (koresponde aŭ interrete, sed de tempo al tempo okazigas ĉeestan instruadon en konferencoj. Studfinaj ekzamenoj okazas nur dum specialaj konferencoj, nomataj "Sanmarinecaj Universitataj Sesioj" (SUS). Nur dum tiaj konferencoj, kiuj okazas en landoj, kiuj eksplicite agnoskis AIS, okazas ekzamenoj por atribuado de akademia grado de AIS.

Specialaj formoj de SUS estas bakalaŭrigaj kaj magistrigaj konferencoj, por kiuj validas la samaj reguloj, escepte de kelkaj formalaĵoj. Dum tiaj konferencoj ne eblas ekzamenoj pri doktoreco.

Ĝenerale klerigajn konferencojn (ne ĉiam kun ekzamenoj) AIS okazigas ankaŭ en aliaj landoj. Ili ankaŭ regule okazas dum la Universalaj Kongresoj de UEA (ekde 1995) kadre de Internacia Kongresa Universitato kiel AIS-IKU, kaj en la Internacia Festivalo (ekde 2006) kadre de Internacia Vintra Universitato (IVU).

Publikaĵoj

AIS de tempo al tempo (laŭeble unufoje en ĉiu kvarjara elektoperiodo de la senato) aperigas libron kun la ISD-informoj, la regularoj kaj priskribo de la idearo de AIS kaj ĝia evoluo ("ekesto kaj celoj"). Krome ĝi informas per jenaj periodaj publikaĵoj:

  • Administraj informoj en la kvarlingva revuo Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft
  • Sciencaj artikoloj en Acta Sanmarinensia, revuo aperanta laŭ bezono kaj disponeblo de kontribuoj

AIS kunlaboras kun ISAE kaj instigas siajn anojn kontribui al Scienca Revuo. La retpaĝejo de AIS publikigas enhavtabelojn de Scienca Revuo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.