Aŭstria Katolika Ligo Esperantista

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el AKLE)

Aŭstria Katolika Ligo Esperantista (AKLE) estis intermilita organizaĵo de esperantistoj-katolikoj en Aŭstrio.

La katolika Esperanto-societo AKLE fondiĝis jam en 1924 kaj trovis simpation ĉe diversaj ekleziuloj, okazis diservoj en Esperanto - ĉe Minoritana preĝejo (Vieno) - kaj kelkfoje kursoj en teologiaj fakultatoj ktp.

En la kadro de "Katholikentag" en Vieno en septembro 1933 la katolikaj esperantistoj havis apartan aranĝaĵon, kiun partoprenis ankaŭ episkopoj Gusztáv Károly Mailáth el Kluĵo kaj Johannes Maria Gföllner el Linz kaj anstataŭanto de kardinalo Theodor Innitzer. Multe klopodis prezidanto Leopold Chiba direktoro Hans Schiebl, Hugo Steiner. Oni reklamis por la aranĝoj ankaŭ per radio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]