AP-101

El Vikipedio, la libera enciklopedio

AP-101 estas komputilo fare de firmao IBM, desegnita por kosmoŝipoj Space Shuttle. Ĉiu el la kosmoŝipoj havas po kvin komputilojn de la serio, muntitajn en nigrajn kuboformajn skatolojn, po 45 centimetrojn grandajn de unu faco. La komputilo estis projektita laŭ tasko de NASA ek de la jaro 1972. AP-101 laŭ arketikturo estas parenco de fama serio de System/360 fare de IBM kaj havas kalkulpovon de proksimume duona miliono da kalkuloj en sekundo. Dum jaroj de ekspluatado de la sistemo la komputiloj estis kelkfoje modernigitaj, ekzemple memorsistemon oni ŝanĝis de diska sistemo al fleŝmemoro. Tamen la fundamento de la komputiloj restis sen ŝanĝoj. Programaro de AP-101 estas farita per speciale verkita lingvo HAL/S (angle high-order assembly language/shuttle), posteulo de programlingvo Fortran. Ĉefa tasko de baza reganta programo (proksimume 400 mil programlinioj) estas analizo de informo, kiun sendas aro da mezuriloj (ĝis milfoje dum sekundo). Rezulte de la analizo la programaro regas sistemojn de la kosmoŝipoj. Por senerara funkcio de la progrmaro NASA havas apartan grupon de programistoj, kiu estas strikte organizita.