ARIA

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

ARIA (ĉiam majuskle; アリア, lit. ario) estas sciencofikcia mangao de Amano Kozue. Ĝi estas seriigata en Comic Blade, ĉiumonata mangagazeto de Mag Garden.

Antaŭa verko AQUA estis seriigita en ĉiumonata mangagazeto Gekkan Stencil de Enix (nun Square Enix) ekde aprilo 2001 ĝis oktobro. Kiam la verkisto transiris al Mag Garden, ŝi komencis sekvan serion ARIA sur mangagazeto Comic Blade ekde aprilo 2002 ĝis aprilo 2008. Ekde decembro 2005, la animea serio ARIA The ANIMATION kaj ekde aprilo 2006 la dua serio ARIA The NATURAL, la tria serio ARIA The ORIGINATION ekde januaro 2008 ĝis aprilo estis elsenditaj. Programaro por PS2 ARIA The NATURAL ~Toi Yume no Mirage~estas vendata ekde septembro 2006.

Enhavo

[redaktu] Rakonto

ARIA ludas ĉ. 2301 p.K. en la 24-a jarcento, ĉe la planedo AQUA (アクア [akua]; estinte Marso) kiu estis terformigita en loĝeblan planedon kun oceanoj kovrantaj 9 dekonojn de la Marsotero pro degelo de glacioj de du polusoj en la terformigo.

La urbeto Neo-Venezia (ネオ・ヴェネツィア [neo venecia]), en kiu okazas la rakonto, estas transigita el Venecio sur la tero (nomata Man-Home), kun historiaj konstruaĵoj kaj tradiciaj eventoj.

La ĉefrolulino Akari estas lernanta gondolisto (Undine) de ARIA Company, unu el la tri plej popularaj gondolaj kompanio en la urbo. Ŝi trejnas por iĝi profesia gondolisto.

La stilo de ARIA estas tre kvieta, rakontanta "pecon de vivo". Ĝi vigle desegnas vivojn de Akari kaj ŝiaj amikoj. Ĝia tono estas tre simila al tiu de Yokohama Kaidashi Kikō

[redaktu] Personaro

Jen list havas informojn pri voĉoaktoroj kiel : CV:animeo kaj animea dramo-CD/PS2 ludo/ Comic Blade Dramo-CD

[redaktu] Undine

[redaktu] Mizunashi Akari

MIZUNASHI Akari (水無 灯里, [mizunaŝi akari]; 30-a de januaro-), CV: Hazuki Erino/Mizuhashi Kaori. Denaskulo de Man-Home(tero). Akari estas senĉagrena knabino, kiun oni malofte trovas kolera aŭ konsternita. Ŝi estas desegnita kiel romantika kaj ŝajnas ke ŝi trovas ĝojon en aĵoj aŭ eventoj kiujn aliaj personoj pensus banalaj.

Ŝia kvieta konduto familiarigas multajn personojn kiujn ŝi renkontas. Ŝi ŝajne faras amikojn tre facile, kaj povas afable konversacii eĉ kun komplete fremduloj. Ŝi apartenas al la ARIA Company. Kiam la serio komencis, ŝi estis Pair (lernanto), poste ŝi pasis ekzamenon kaj iĝis Single (duon-kvalifikito). Ŝi loĝas ĉe 3-a etaĝo de la domo de ARIA Company.

Interjekcioj 'Hahi' (en miro) kaj 'Hohe' (en admiro) oftas en ŝiaj paroloj.

[redaktu] Alicia Florence

Alicia FLORENCE (アリシア・フローレンス, [alisia flo:rens/ariŝia furo:rensu] 30-a de oktobro -), CV: Ohara Sayaka/Inoue Kikuko Pliaĝa undine ol Akari, la alia membro de ARIA Company, kiu havas nur du dungitojn. Ŝi estas Prima (tute-kvalifikita undine) kaj estimate titolita unu el La Tri Akvaj Feinoj' de Neo-Venezia, la Blanka Feino. Ŝi estas karesema kaj estimata kiel patrino de Akari. Ŝi ofte diras "ara ara" kaj ofte ridetas "ufufu". En la mangao, ŝi estas tre drinkema. Ŝia hobio estas poŝtordono per katalogo.

[redaktu] Aika S. Granzchesta

Aika S. GRANZCHESTA (藍華・S・グランチェスタ [ajka es, granĉesta]/[aika esu guranĉesuta]; 2-a de februaro- ) CV:Saito Chiwa/Hayashibara Megumi. La kara amiko de Akari en AQUA. Akari estas undine apartenanta al la Himeya, la plej malnova gondola kompanio. Ĉar ŝi estas filino de proprietulo de la kompanio, ŝi estas heredonto de Himeya. Aika ofte parolas en afabla kaj senpinta konduto, kaj intence dehakas romantikajn komentojn de Akari kun "{lang|ja|恥ずかしいセリフ禁止!}" ([hazukaŝii serifu kinŝi]; lit. Hontindaj komentoj estas malpermesataj). Malgraŭ malsamaj kompanioj, ŝi kamaradas bone kun Aika kaj poste kun Alice. En infaneco, deprimita ŝi estis kuraĝigita de Alicia kiu estis lernanta undine, kaj ŝi decidis iĝi undine kiel ŝi.

[redaktu] Akira E. Ferrari

Akira E. FERRARI (晃・E・フェラーリ [akira i: fera:ri] 29-a de julio -). CV:Minagawa Junko/Mitsuishi Kotono Undine apartenanta al la la Himeya ŝi estas titolita unu el La Tri Akvaj Feinoj de Neo-Venezia, la Karmezina Rozo. Ŝi estas moknomata "la Demona Instruisto" pro ŝia malmilda trejno kaj ankaŭ ŝia laŭto kaj malafableco. Ŝi estas ununura dungito en Himeya kiu povas senĝene interrilati kun Aika, kvankam aliaj dungitoj de Himeya glacie rilatas kun ŝi pro tio ke Aika heredos Himeya. Ŝi havas multe da admirantoj inter siaj klientoj, tamen plimulto el ili estas virinoj. Ŝia ofta diro estas すわっ! [suŬA!], la verkanto uzas ĝin kiel onomatopeon kiam ŝi laŭtas.

[redaktu] Alice Carroll

Alice CARROLL (アリス・キャロル [alis kjarol/arisu kjaroru] 1-a de septembro - ) CV:Hirohashi Ryo/Saito Chinatsu. Undine apartenanta al la Orange Planet kiel trejnanto. Ŝi unue aperis kiel tre glacia juna knabino, tamen ŝi estas efektata de optimisma humoro de Akari, estas lumigata laŭ progreso de la serio. Ŝi havas bonan gondolo-konduk-teknikon kvankam ŝi estas nur 14-jaraĝa. Ŝi trejnas gondolo-kondukon iradante al lernejo. Ŝi amikiĝis al Akari kaj Aika, kiam hazarde ili renkontiĝis dum ŝi trejniĝas sole.

[redaktu] Athena Glory

Athena GLORY (アテナ・グローリィ [atena glOri:/atena guro:ri:]; 24-a de decembro -) CV:Kawakami Tomoko. (kanzono: Kawai Eri) Undine apartenanta al la Orange Planet, titolita unu el La Tri Akvaj Feinoj de Neo-Venezia, la Ĉiela Kanto. Ŝi loĝas en la sama ĉambro de Alice. Ŝi ĉiam zorgas Alice kiu estas tenata distancojn de aliaj gondolistoj. Ŝi estas malatenta kaj ofte falas, tamen estas tre bona gondolisto kaj kantisto, ŝi eĉ estas konata kiel la plej bona kantisto inter la gondolistoj de Neo-Venecia.

[redaktu] Salamander

[redaktu] Izumo Akatsuki

IZUMO Akatsuki (出雲暁 [izumo akacuki] 8-a de januaro - ), CV:Nojima Hirofumi, infaneco: Sampe Yuko/Kusao Takeshi. Duon-kvalifikito de Salamander(klimato-regulanto) kun vosto de poneo. Li estas la unua gasto de Akari kiel Single. Li estas amiko de Woody kaj Al ekde kiam ili estis infanoj. Akatsuki sopiras Alisia, sed ŝi miskomprenis ke Akatsuki ŝatus Akari.

[redaktu] Gnome

[redaktu] Albert Pitt

Albert PITT (アルバート・ピット [arubāto pitto], 20-a de majo. CV:Watanabe Akeno/Tanaka Mayumi. Al estas Gnome, kiu vivas en subtero, regulas graviton de Aqua por ke ĝi estu la sama tio de Manhome. Li ŝajnas infano kaj estas malalta, tamen li estas 19-jaraĝa, ĉar Gnome-oj estas ĝenerale malaltaj. Li evoluigas rilaton kun Aika.

[redaktu] Bestoj

[redaktu] Aria Pokoteng

Aria POKOTENG (アリア・ポコテン, [aria pokoten]), Maskoto kaj samnomulo de ARIA Company. Li estas blanka grasa (10kg) kato el la planedo AQUA. Li estas nomata "Prezidanto Aria". Ĉiuj kompanioj de Undine havas prezidantan katon kun bluaj okuloj, ĉar katoj kun bluaj okuloj estas konsiderataj feliĉa simbolo en AQUA.

[redaktu] Eksteraj ligoj