ARTE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
ARTE
Firma emblemo
ARTE.svg
Ĝeneralaj informoj
Ricevo DVB-C, DVB-S, DVB-S2, DVB-T kaj IPTV
Landoj:
Sendostacio ARD, ZDF kaj France Télévisions
Teknika normo de normdifina televido PAL
Intendanto Gottfried Langenstein
Komenciĝo de elsendoj la 30-an de majo 1992
Jura formo publikjura instanco
Programa tipo plena programo
Retpaĝaro www.arte.tv
v  d  r
Information icon.svg

ARTE (mallongigo de Association Relative à la Télévision Européenne – Asocio Rilata al Televido Eŭropa) estas franca-germana kultura televidkanalo kun ĉefsidejo en Strasburgo kaj sidejoj en Baden-Baden kaj Issy-les-Moulineaux apud Parizo. Ĝi estis kreita en la jaro 1992 per ŝtatkontrakto inter la franca registaro, 10 germanaj federaciaj landoj kaj Berlino kaj eksendis la 3-an de majo 1992.

Ĉefsidejo de ARTE en Strasburgo

Historio[redakti | redakti fonton]

En novembro 1998 la ĉefministroj de Baden-Virtembergo kaj Rejnlando-Palatinato ope kun la ĉefurbestro de Hamburgo formis teamon por la evoluo de germana-franca kulturkanalo. La projekto estis subtenata de la tiamaj franca ŝtatprezidento François Mitterrand kaj germana federacia kanceliero D-ro Helmut Kohl.

La 2-an de oktobro 1990, la antaŭrado de la germania reunuiĝo, reprezentantoj de la franca respubliko kaj de la dek malnovaj federaciaj landoj kaj (Okcident-)Berlino subskribis interŝtatan kontrakton. Ĝi estis fundamento por la Eŭropa Kulturkanalo ARTE. La kvin novaj federaciaj landoj membriĝis en la jaro 1996.

Je la jaro 1991 en Strasburgo fondiĝis la Eŭropa Ekonomia Interesa Asocio ARTE G.E.I.E. (france: Groupement Européen d'Intérêt Économique, germane: Europäische Wirtschaftliche Interessenvereinigung). Egalrajtaj membroj estas la franca kulturkanalo "La Sept" kaj la Kunordiga Centralo ARTE Germanio (Koordinierungszentrale ARTE Deutschland) en Baden-Baden en Germanio, kiu estiĝis ankaŭ en 1991, kaj estis samparta ido de la publikjuraj germanaj televidaj kaj radiofoniaj institutoj ARD kaj ZDF. "La Sept" fondiĝis jam en la jaro 1986 kaj sendis per satelito TDF 1 kaj ankaŭ en programfenestro de la franca kanalo France 3 ĉiufoje je sabato ekde la 15-a horo ĝis meznokto. Kun la fondiĝo de ARTE "La Sept" donis sian frekvencon al la nova kulturkanalo. En la jaro 2000 "La Sept" alinomiĝis "ARTE France".

En majo 1992 ARTE eksendis per satelitoj TDF 1-2 kaj DFS1-Kopernikus kaj per kablo, plej proksime nur en la vesperprogramo ekde la 19-a al la 01-a horo, kaj ekde la jaro 1994 al la 03-a horo en la nokto. Ekde oktobro 1998 oni eksendis je la 14-a horo, kaj ekde la jaro 2006 ARTE sendas 24 horojn po tago.

Programo[redakti | redakti fonton]

ARTE sendas "plenprogramon" (germane: "Vollprogramm") laŭ la § 11b Alineo 4 N-ro 2 de la germana radioŝtatkontrakto (germane: Rundfunkstaatsvertrag aŭ RStV).

La fokusoj de la programo estas kulturo, eŭropo kaj la perado de informoj prefere el neordinara perspektivo, ekzemple per la sendaĵoj Yourope kaj La Forumo de la Eŭropanoj (germane: Das Forum der Europäer, france: Le Forum des Européens).

La elsendo de novaĵoj ARTE Journal (ARTE Ĵurnalo) provas neniigi la klasikan separadon inter politikaj kaj kulturaj novaĵoj, tial ke – laŭ ĉefredaktoro Christoph Hauser – la intersekcoj inter la du sferoj estas multe pli granda ol oni ĝenarale supozas. Tiel la elsendo provas vidigi interrilatojn kiuj ne iĝas evidentaj kun nur kultura aŭ nur politika vidmaniero.[1]

La kanalo estas konata por altkvalitaj dokumentaroj kaj originala fasonado, por kiu – kune kun sia kotizaĵo por la eŭropa unuiĝo – ĝi ricevis jam plurajn premiojn.

Ekkonilo – por tiel diri – estas la temovespero: En regulaj intervaloj, ĵaŭde, marde kaj dimanĉe, dum la tuta vespero, oni montras du al kvar televidajn kontribuaĵojn de diversaj ĝenroj (fiktiva/kina filmo, dokumenta filmo, raportaĵo) pri sola, plej ofte aktuala temo.

Krome, ĉiusemajne ARTE montras ĉirkaŭ ses kinajn kaj televidajn filmojn kun produktaĵoj de la nuntempa mondkino, kiuj distingiĝas pro artista originaleco kaj fantazio. Inter ili troviĝas filmoj el malproksimaj landoj aŭ de malpli konataj reĝisoroj, kaj ankaŭ klasikaj filmoj kaj mutaj filmoj. Vendrede en la noktoprogramo rulas akraj, provokantaj kaj groteskaj "trash"-filmoj.

Ankaŭ la kurtfilma ĝenro ricevas sian parton en ARTE. Ekzemple de kelkaj jaroj ekzistas la ĉiusemajna kurtfilma magazino kurt-cirkvito (france: Court-circuit, germane: Kurzschluss), kiu apud raportoj pri festivaloj kaj portretoj de reĝisoroj, ankaŭ ĉiam montras kelkajn kurtfilmojn en plena daŭro. Ankaŭ diversaj kurtfilmoj estas lokataj inter aliaj sendaĵoj, ofte nepublikigitaj en la oficiala programo, kiun TV-revuoj aŭ ARTE mem publikigas.

En sfero de muziko kaj danco la kanalo sendas grandajn okazaĵojn kiel la "Folles Journées de Nantes" (Frenezajn Tagojn de Nanto) – la N-ro 1 inter la eŭropaj festivaloj kun klasika muziko – filmadojn de koncertoj de konataj dirigentoj kaj muzikistoj, kaj prezentaĵojn el famaj eŭropaj teatroj kaj operdomoj. Apud tiuj ĉi pli klasikaj kulturaj kontribuaĵoj, oni ankaŭ pritraktas temojn kiuj pli interesas la pli junan publikon: Ĵaŭde la muzika kaj kultura magazino Tracks raportas pri evoluoj en diversaj modernaj subkulturoj, kaj tuj poste la muzika elsendo Jamsession montras rok-, pop- kaj mondmuzikajn koncertojn en klub-formato.

Per la Eŭropo-magazinoj La Blogisto (france: Le Blogueur, germane: Der Blogger) kaj Yourope la kanalo provas sin adapti al la kutimoj de uzado de komunikiloj aliigitaj per la interreto. Tiel La Blogisto imitas la aspekton kaj temospektron de retaj blogoj, kaj Yourope volas inkludigi sian publikon, invitante la rigardantojn preni pozicion dum la elsendo per video-mesaĝo, kaj pli diskuti la temon poste sur la retpaĝo de la kanalo.[1]

ARTE principe – kun malmultaj esceptoj – montras kinajn filmojn en nealiigita versio. Kontribuaĵoj kiuj estas nekonvenaj por junuloj aŭ kontesteblaj havas adekvatan averton ĉe la komenco.

Premioj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2002 la redakcio de ARTE ricevis la Premion de Germanaj Kritikuloj (germane: Deutscher Kritikerpreis).

Multaj produktoj kaj kunproduktoj de ARTE ricevis gravajn internaciajn premiojn. Inter aliaj en la jaro 2007 la filmo La Vivo de la Aliaj (germane: Das Leben der Anderen) de Florian Henckel von Donnersmarck gajnis Oskaron kiel la plej bona eksterlanda filmo, la oran Germanan Filmpremion de 2006, kaj la Eŭropan Filmpremion de 2006. La lastan ricevis "4 Monatoj, 3 Semajnoj kaj 2 Tagoj" la sekvan jaron. Paradise Now (Paradizo Nun) gajnis la Oran Globon en la jaro 2006 kiel la plej bona alilingva filmo, kaj "G8 sur Nubo Sep" ricevis Emmyn en la sama jaro. Plie la prezento de "Ni povas nur plimalgrandigi la malamon" (germane: "Wir können den Hass nur verringern") kondukita de Daniel Barenboim ope kun la West-Eastern Divan Orchestra (Okcident-Orienta Divano Orkestro) estis premiita per Emmy kaj Ora FIPA.

Ĉe la donado de Oskaro en la jaro 2008 Petro kaj la Lupo ricevis la trofeon kiel plej bona animita kurtfilmo, kaj Taxi to the dark side (Taksio al la malluma flanko) kiel plej bona dokumenta filmo.

ARTE Magazin kaj ARTE Edition[redakti | redakti fonton]

En Germanio publikiĝas ARTE Magazin (ARTE magazino) kiu ĉiumonate prezentas ekrigardon super la programo de ARTE, fonraportojn pri la gravaj temoj de la monato, intervjuojn kun elstaraj aktoroj kaj reĝisoroj, kaj konsilojn pri libroj kaj servoj. Elementa parto de la kajero estas detala kaj plena programo.

Dume la magazino havas ĉirkaŭ 85.000 abonantojn kaj estas depost januaro de la jaro 2007 akirebla ankaŭ ĉe kioskoj. La vendita eldonkvanto ĉiumonate estas super 100.000 ekzempleroj[2]. La plena eldonkvanto estas 130.000 ekzempleroj. ARTE Magazin povis pliigi sian venditan eldonkvanton en la jaro 2008 kompare kun la jaro 2007 je 7%, kaj pri tio estas escepto en la germana merkato de presaĵoj karakterizita per maplpliiĝo de eldonkvantoj.

ARTE Edition (ARTE eldonaĵo) ankaŭ publikigita en Germanio estas ampleksa oferto de libroj, kies enhavoj staras en rekta proksimo al la programo kaj filozofio de la kanalo, lumdiskegoj kun kinaj kaj televidaj filmoj, koncertoj kaj operoj, dokumentaj filmoj kaj dokumentaj serioj.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

ARTE konsistas el tri elementoj: La centralo ARTE G.E.I.E. en Strasburgo kaj la du membroj ARTE France (ARTE Francio) kaj ARTE Deutschland TV GmbH (ARTE Germanio TV, kompanio kun limigita respondeco). La lastaj liveras po 40% el la programoj kiujn ARTE sendas. El la centralo kaj aliaj sendstacioj kooperantaj kun ARTE venas la ceteraj 20% el la sendaĵoj. ARTE Francio kaj ARTE Germanio submetas programproponojn, prirespondas la financadon kaj la kontrolon de la centralo en Strasburgo, kaj estas reprezentataj en ĉiuj komisionoj de ARTE G.E.I.E..

La kanalo financiĝas po 95% el la televid-devoj enkasigitaj en Germanio kaj Francio. Laŭ la fond-kontrakto la kanalo ne sendis varbadon, do parta financado per sponsorado estas permesata.

ARTE kunlaboras kun kelkaj eŭropaj partneroj, kiuj – kadre de traktatoj pri asociiĝo – devigis sin fari difinitan nombron da kunproduktoj kaj reciproke interŝanĝi programojn. Kelkaj el la asociataj sendstacioj, kiuj estas reprezentataj kun konsilanta voĉo en la komisionoj de ARTE, estas: RTBF (Belgio), TVP (Pollando), ORF (Aŭstrio), SRG SSR idée suisse (Svislando), TVE (Hispanio), YLE (Finnlando), BBC (Britio) kaj SVT (Svedio).

ARTE G.E.I.E.[redakti | redakti fonton]

La centralo ARTE G.E.I.E. sidas en Strasburgo kaj decidas pri programstrategio, programkoncepto kaj programplanado. Ĝi estas respondeca pri la disradiado kaj la lingva prilaborado de la sendaĵoj, kaj la programprezento. Kunlaboranta kun la membroj, ARTE G.E.I.E. kunordigas kaj formas la komunikadon de la kanalo kaj estas respondeca por la rilatoj kun la eŭropaj partneroj. Krome, la elsendo de novaĵoj ARTE Journal (ARTE Ĵurnalo), kelkaj temovesperoj kaj forumoj estas produktitaj en Strasburgo. La centralo nuntempe (2009) laborigas 365 konstantajn dungitojn.

Ekde la 13-a de oktobro 2003 la kompania sidejo de ARTE G.E.I.E. apud la Quai Chanoine Winterer tute proksime de la eŭropaj institucioj unuigas ĉiujn sekciojn de la centralo en la sama domo.

La konstruaĵo konceptita de la arkitektoj Hans Struhk kaj Maechel/Delaunay/Jund havas utilan surfacon de 14.350m². Ekde 2006 ĝian enirejon ornamis la "ĝirafviro", skulptaĵo de Stephan Balkenhol.

Estraro:

  • prezidanto: D-ro Gottfried Langenstein
  • vicprezidanto: Jérôme Clément
  • programdirektoro: D-ro Christoph Hauser
  • administrada direktoro: Victor Rocaries

ARTE Francio[redakti | redakti fonton]

ARTE Francio (ARTE France) kun sidejo en Issy-les-Moulineaux sudokcidente de Parizo ankaŭ produktas, kunproduktas kaj akiras programojn por ARTE. La franca membraro havas 220 konstantajn dungitojn, kiuj laboras en la sferoj: Programo, komunikado, evoluado, internacia kunlaborado kaj manaĝado.

La societanoj estas France Télévisions po 45%, la ŝtato Francio po 25%, Radio France po 15%, kaj la Institut national de l'audiovisuel (INA) po 15%. ARTE Francio havas du filiajn kompaniojn: La kompanio por produktado de fiktivaj filmoj ARTE France Cinéma kaj la eldon- kaj produktad-kompanio aŭd-vida ARTE France Développement, kiu surmerkatigas inter aliajn la ARTE Edition.

La franca membro de ARTE partoprenas en franca branĉ-kanalo France 4, kaj partoprenas en, kaj disponigas siajn programojn al TV5 Monde kaj Canal France International (CFI). Krome ARTE Francio partoprenas en franclingva kanada kulturtelevido ARTV.

La prezidanto de ARTE Francio estas Jérôme Clément, ĝenerala direktoro estas Jean Rozat.

ARTE Germanio[redakti | redakti fonton]

elsendcentro 2 de ZDF en Majenco, Germanio

ARTE Germanio (ARTE Deutschland) kun sidejo en Baden-Baden produktas aŭ akiras programojn, kiuj el la germana flanko kontribuas al la programo de ARTE.

La societanoj estas la publikjuraj federaci-landaj radio-institutoj de la ARD kaj la publikjura Dua Germana Televido ZDF.

Apude ARTE Germanio zorgas pri centraj taskoj en sfero de program-akompananta komunikado en Germanio, kaj kunlaboras kun diversaj partneroj en kulturo kaj komunikiloj.

Afer-direktantoj de ARTE Germanio estas D-ro Klaus Wenger kaj Heiko Holefleisch.

Ricevado[redakti | redakti fonton]

ARTE du-lingve sendas al la tuto de Eŭropo per satelito (per Astra 1 sur 10994 MHz H kaj per Atlantic Bird 3 sur 12606 MHz V). Por plibonigi la kvaliton de la bildo, la 19-an de marto 2008 la sendilo translokiĝis al nova satelit-frekvenco (Astra 1 sur 10743,75 MHz H, transpondoro 51). Per germana kablo, per satelito kaj parte ankaŭ per DVB-T la kanalo riceviĝis 24 horojn po tago, sed per la franca kablo nur vespere. Antaŭ la 12-a horo ĉefe sendiĝas ripetoj de sendaĵoj de la antaŭa tago kaj sendaĵoj pro infanoj.

En multaj eŭropaj landoj kiel Belgio, Aŭstrio, Svislando, Finnlando, Hispanio kaj Nederlando ARTE ankaŭ riceviĝas per kablo. La kanalo ankaŭ faris interkonsentan kontrakton pri kooperado kun 14 ŝtataj televidaj institutoj de Orient- kaj Mez-Eŭropo, la balkanaj landoj kaj Centra Azio, kiuj disvastigas elektaĵon de la programo de ARTE. Ĉe publikjuraj sendstacioj en Italio, Isreaelo kaj Rumanio ARTE disponis pri propraj program-fenestroj.

Ricevado de la programo per interreto per elsendflua televido eblas per Zattoo. Ankaŭ elektitaj sendaĵoj atingeblas per podkasta elŝutaĵo. Ekde la 1-a de oktobro 2007 ekzistas nova interret-portalo por reta televido, nomita ARTE+7. Elektaĵo da sendaĵoj atingeblas dum pliaj sep tagoj post la televida sendado. Oni povas uzi tiu servon nur se oni loĝas en Germanio aŭ Francio.

Krome, ekde la 1-a de novembro 2008, en Francio ARTE sendas individuajn sendaĵojn en formato HD (alta denso). La 1-an de julio 2008 komenciĝas per Astra la disradiado en HDTV (DVB-S2) ankaŭ en germana lingvo, kaj ekde la 12-a de februaro 2010 ARTE riceveblis ankaŭ en Germanio per la kabloreto de Kabel Deutschland.

La merkatkvoto de ARTE estas multe pli alta en Francio (3,4%) ol en Germanio (sub unu procento) (situacio en komenco de 2007). Atentu tamen, ke la kanalo havas esencan pli severan konkurantaron en Germanio ol en Francio, kie ekzistas nur kvin senpagaj televid-kanaloj (minimume 18 per cifereca televido), kompare kun pli ol 80 en Germanio. En Francio mankas precipe alternativo por specife kulturaj programaĵoj, kiujn al la germana flanko prezentis 3sat antaŭ ĉiuj. Per la instalado de cifereca televido TNT en aprilo 2005, ARTE povis plivastigi sian send-tempon, sed ankaŭ havas pli da konkurantoj. Pro tio ARTE havas negravajn kvotajn malgajnojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Intervjuo kun ĉefredaktoro Christoph Hauser [1] (germane)
  2. Informationsgemeinschaft zur Feststellung der Verbreitung von Werbeträgern (IVW) germane (eo: informkomuno pri la determino de la disvastiĝo de varbportiloj)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Liane Rothenberger: Von elitär zu populär? : Die Programmentwicklung im deutsch-französischen Kulturkanal arte, Konstanz : UVK Verl.-Ges., 2008 (germane) (eo: De elita al populara? : La programevoluo en la germana-franca kulturkanalo arte, Konstanco, 2008)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]