AUI (pazigrafio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

aUI estas pasigrafio kreita de viena filozofisto, filologiisto kaj psikoanalisto Wolfgang John Weilgart en 1979.

Weilgart kredis ke la konfuzo kaŭzita de homofonoj kaj polisemaj vortoj estas la bazo de povo de propagando. Lia celo estis krei lingvon en kiu propagando, ĉefe politika, ne estus ebla, ĉar la intenco kaj signifo estas klare montrita per simplaj simboloj. aUI prenis bazajn semantikajn elementojn komunajn al ĉiuj lingvoj, sed en ĝi la komuniko, kvankam kreiva, estus libera de gramatikaj reguloj.

La kromnomata "lingvo de la kosmo" estas kreita por anstatauigi la lingvojn kaj kodojn per pli simpla, logika kaj plensignifa komunikilo. Ĝi poste estos ilo por forviŝi la limojn de nacia spaco kaj, eĉ, de la kosmo. Weilgart, celis la kreon de semantike mem-priskriba lingvo. Li pensis ke, per la strukturo, la lingvo estas tuj evidenta, kaj pro tio, ĝi taŭgus al kontaktoj kun eksteranoj. Weilgart volis ke la semantika konstruo de la vortoj kiuj li proponis ebligis al eksterteranoj kompreni la homan pensmanieron.

Simboloj aUI

Dr. Weilgart kreis lingvon el 31 siginifaj elementoj, laŭ li, pli bazaj kaj universalaj de ĉiuj lingvoj, kiujn li nomis "semantikaj radikoj" kaj metis ilin en "perioda tabelo" de semantikaj elementoj.

Literaturo

W. John Weilgart: aUI, The Language of Space, Cosmic Communication Co., 1979, 4-a eld., 307 p.