AVNOJ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstruaĵo en Jajce kie okazis la dua plena kunsido de AVNOJ.

AVNOJ estas la mallongigo por Antifašističko vijeće narodnog oslobodjenja Jugoslavije, kio signifas: Kontraŭfaŝisma popolliberiga komitato de Jugoslavio.

Historio

Ĝi fondiĝis la 26-an/27-an de novembro 1942 en la Bosnio kaj Hercegovino urbo Bihać. Ĉe sia dua kunsido ĝi formis en la 29-a de novembro 1943 en Jajce la provizoran registaron sub la estrado de Josip Broz Tito kaj determinis Jugoslavion kiel federacion de ses respublikoj egalrajtaj.

La dekretoj de AVNOJ

La AVNOJ-dekretoj nr. 1 kaj 2 de la 21-a de novembro 1944 pritraktis la forpelon kaj senproprietigon sen perdokompensado de la jugoslaviaj etnaj germanoj. El ili la numero 1 restis nepublikigita, kontraŭe la 2-a publike konatigitis en la 6-a de februaro 1945. Grupoj de koncernitaj personaroj substrekadis iliajn laŭ interpopola juro maljustan karakteron, simile al la Dekretoj de Beneš en Ĉeĥoslovakio rasiste tuŝintaj germanojn kaj hungarojn.

Literaturo

  • Božo Repe: AVNOJ: Historische Tatsache und aktuelle politische Frage . En: Ost- West-Gegeninformationen, H.2, 2002, Sonderbeilage, S. XII-XVII PDF 3,35 MB

Eksteraj ligiloj