A (muzika tono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ALa estas la sesa noto en la gamo C-maĵora. Ĝi estas tradicie uzata kiel baza tono por agordado. Kiam orkestro sin agordas, la hobojo ludas la tonon "A" kaj la ceteraj instrumentoj agordiĝas al ties tonalto. Ĉiu kordinstrumento orkestra havas A-kordon, laŭ kiu ĉiu povas agordi siajn ceterajn kordojn.

En la tononomaj sistemoj kies baza gamo komenciĝas per "Ut" aŭ "Do", A respondas al la silabo "La".

"A" estas uzata kombine kun numeralo (ekz-e A-440) por indiki la tonaltan normon. La numeralo montras la frekvencon de la sonaj ondoj (en hercoj). Malpli alta numeralo signifas malpli altan tonon.

Laŭ internacia traktato de 1939, la oficiala tonalta normo estas A-440. Tio tamen estas pli alta ol la tipa tonalto de antaŭaj tempoj; ekzemple, en Eŭropo en la 17-a jarcento oni scias, ke la tonalto variis inter ĉ. A-374 kaj A-403, kaj ekzistas atestoj historiaj pri variado inter A-309 kaj A-455.3. Malgraŭ la oficiala normo (A-440) iuj orkestroj preferas iomete pli altan tonon (ĝis A-444), kaj tiuj, kiuj celas aŭtentan ludadon de baroka muziko ofte uzas A-415.

A0 estas la plej malalta klavo de la piano. Sekvas la oktavoj A1, A2 ktp ĝis A7; la plej alta klavo estas la C super A7.

Ofte renkontataj gamoj komenciĝantaj ĉe A

Vidu ankaŭ

Diapazono