A Hírnök

El Vikipedio, la libera enciklopedio

A Hírnök (La Heroldo) estis duonmonata, poste ĉiumonata socia kaj arta revuo en hungara lingvo fondita en Koloĵvaro de P. Leonárd Trefán en 1903. Ĝi fariĝis romia katolika bulteno ekde numero 7/1921.

Redaktoraro[redakti | redakti fonton]

En ĝia redaktado partoprenis ankaŭ P. Fortunát Domokos Boros, Béla Pap-Jánossy, P. Gellért Németh kaj Kálmán Petres. Ĝia lasta jarkolekto aperis en 1942.

Kunlaborantoj[redakti | redakti fonton]

Al ĝiaj kunlaborantoj apartenis inter aliaj Ernő Balogh, Vencel Bíró, Árpád Bitay, Árpád Buday, Lajos György, József Hirschler, Kálmán Juhász, Lajos Kelemen, György Kristóf, Sándor Márki, Márton Roska; Domokos Gyallay, Farkas Gyalui, László S. Nagy kaj István Szombati-Szabó.

Aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

Pli poste ĝi aperigis precipe katolikajn verkojn (Jenő Dsida, Tibor Flórián, Géza Hanzéros, Jenő Kiss kaj Károly Pakocs; Paul Claudel, Giovanni Papini, György Rónay, Gábor Thurzó).