A Night in Tunisia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

A Night in Tunisia estas ĵaza normkanto, kiun en 1942 komponis Dizzy Gillespie, dum kiam li estis membro de la bando de Earl Hines.

Komponaĵo[redakti | redakti fonton]

La temo de la komponaĵo havas la kantoformon AABA kaj ampleksas 32 taktojn, krome ĝi enhavas elkomponitan interludon je 16 taktoj. Oni ludas ĝin laŭ meza ĝis rapida tempo. La titolo aludas la ekzotisman karakteron de la peco: Aparte la partoj A uzas muzikajn rimedojn, kiujn la usona publiko de la 1940-aj jaroj jam sentis bereits als „orientumaj“. Melodioj formitaj el la harmonia minora gamo ĝis nun peras tian kromsignifon, kaj la pruntaĵojn el la kuba muziko, kiaj evidentiĝas ĉefe en la basfiguro, siatempe la publiko ĝenerale sentis „fremdeca“.

Basfiguro (ripetfrazo) de la partoj A

Parto A pasas super du-takta basa ripetfrazo. Tiu ĉi eksonas tri fojojn, kaj je ja fino de la 8-takta frazo staras du-takta kadenco 2-5-1. La harmonia skemo estas simpla: Tritone anstataŭata aŭtenta finaĵo en minoro (2b7 – 1m6 analoge Eb7 – Dm6) ĉiujn du taktojn. La ponto (parto B) uzas kadencon ege ŝatata en bibopo, kiu modulas komence en la subdominanton de la ĉeftonalo d-minoro (do al g-minoro) kaj poste en ties maĵorparalelon (do F-maĵoron).

Ankaŭ apartenaĵo de la ĝilespia komponaĵo estas la interludo sekve al la lasta parto A. Tiu prezentas ripetfrazan melodion pri alia kadenco en la maĵora paralelo, tamen la komponisto uzis ĉi-loke akompanharmoniojn, kiu pro siaj sonkoloroj kaj kromataj moviĝoj nekutimaj por la tiama epoko efikis pli abstraktaj ol la simile konceptita mezparto. La Interludo finiĝas per breĉo, kiu povas daŭri depende de la interpretado du aŭ kvar taktojn, kaj kiun la solisto povas uzi kiel eniro en sian strofon. Apartan famecon atingis virtuoza mellodilinio pri ĉi tiu breĉo, kiun kontribuis Charlie Parker al sonregistraĵo,kiun rifuzis kiel tuto la muzikproduktisto, kaj kiu poste aparte aperis sub la titolo Famous Alto Break.

La peco ekestis komence kiel instrumenta komponaĵo, la unuan bandego-aranĝaĵon de Night in Tunisia la komponisto surbendigis kun la bando de Boyd Raeburn. La peco ricevis poste tekston de Leo Robin kaj eksonis sub la titolo „Interlude“; ĉi-titole interalie Sarah Vaughan surdiskigis ĝin la 31-an de decembro 1944, akompanate de Parker kaj Gillespie. Gillespie mem ĉiam nomis ĝin „A Night in Tunisia“; lia unua sonregistraĵo de la peco je lia propra nomo ekestis februaron de 1946 kun Milt Jackson, kiu evoluigis kroman ripetfrazon.

Fono[redakti | redakti fonton]

„A Night in Tunisia“ estis (kune kun „Manteca“) la rekonmelodio de la ĝilespia bibopa bandego. Unu el la plej famaj interpretaĵoj devenas de Charlie Parker, surbendigita por diskeldonejo Dial dum tiu registradkunsido, je kiu ankaŭ ekestis la jam menciita Famous Alto Break. Sur la albumo “A Night At Birdland, Volume 1” Art Blakey komentis la titolon per inventita rakonto, ke li propraeldire ĉeestis, kiam Gillespie komponis la pecon sur la fundon de rubujo („on the bottom of a garbage can“). Gillespie mem tekstis en sia membiografio, ke li per improvizadoj ĉe piano trafis sur melodion kun latinamerika/orientuma sento, el kiu neeviteble rezultis ritma deflankiĝo de la kvarpulso, kiu proks. 1945 per influo de latinamerikaj ritmoj en bibopon, tre klare komence en Manteca, fariĝis stilstampa. La listo de kunverkintoj indikas aŭtorecon de Frank Paparelli, kiu laŭ Gillespie nur kompetentis pri la transskribado.

Akceptado kaj aliaj sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

Alian aŭdindan kantversion surdiskigis Anita O’Day en 1958. Kantensemblo Manhattan Transfer verkis por sia albumo Vocalise el 1985 (kune kun Bobby McFerrin) alian kantversion. Ĝi kantis tekston de Jon Hendricks, kiu siaflanke verkis sian tekston surbaze de la solaĵomelodio de Charlie Parker kaj surdiskigis ĝin kun sia triopo Lambert, Hendricks & Ross en 1962. Ella Fitzgerald ankaŭ reekprenis lian tekston. Chaka Khan verkis alian tekston por la kanto. Ekzistas ankaŭ francaj, nederlandaj kaj arabaj kantotekstoj.

Inter bibopmuzikistoj la komponaĵo jam ekde la komenco havis „kultan staton“ (Hans-Jürgen Schaal). Lennie Tristano ankaŭ surdiskigis la pecon en 1946. Dum la paso de la tempo ĝi fariĝis ĵaza normkanto kaj populara peco por improvizad-kunsidoj. En 1960 ĝi estis la titolpeco de la albumo A Night in Tunisia de Jazz Messengers. Multaj muzikistoj verkis diversstilajn novversiojn, ekzemple Bud Powell (1951), la bando Lighthouse All Stars (1954), Stan Getz (1955), Miles Davis (1955), sed ankaŭ Count Basie, Maynard Ferguson, Herbie Mann, Sonny Rollins (kun Modern Jazz Quartet) kaj Arĉkvarteto Turtle Island.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Jürgen Schaal (eld.) Jazz-Standards. Das Lexikon; Bärenreiter, Kassel, 2004 (3-a eldono); ISBN 978-3-7618-1414-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]