Aadorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aadorf
Blazono de Aadorf
Monaĥejo Tänikon
Kantono Turgovio
Distrikto Münchwilen
Koordinatoj  47°29′38″N 8°53′51″O  /  47.49389°N, 8.8975°O / 47.49389; 8.8975 (Aadorf)Koordinatoj: 47°29′38″N 8°53′51″O  /  47.49389°N, 8.8975°O / 47.49389; 8.8975 (Aadorf)
Nombro de enloĝantoj 7591
Areo 20,0 km²
Alteco 517 m super marnivelo
Poŝtkodo 8355
Komunumkodo 4551
Mapo de Aadorf

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Aadorf estas komunumo de la distrikto Münchwilen (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Frauenfeld) de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 7591 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Katolika preĝejo Aadorf
Ponto trans Lützelmurg

Aadorf situas sude de Frauenfeld okcidente de la limo kun la Zurika Vinlando. Al la komunumo apartenas la municipoj Aadorf, Aawangen, Ettenhausen, Guntershausen, Häuslenen, Täniken kaj Wittenwil. Tra la komunumo fluas la rivero Lützelmurg, ĉefa alfluanto de Murg.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Aadorf limas en nordo al la kantona ĉefurbo Frauenfeld, en okcidento al Hagenbuch, Elgg, Hofstetten ĉe Elgg kaj Turbenthal (ĉiuj kvar en Kantono Zuriko), en sudoriento al Matzingen, en oriento al Wängi kaj en sudo al Bichelsee-Balterswil.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sur la teritorio de la komunumo Aadorf situas la iama Monaĥejo Tänikon, kie hodiaŭ troviĝas la Svisa Federacia Agrikultura Esplorejo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo de Aadorf

Tra Aadorf pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo al Sankt-Galo kaj la svisaj aŭtovojoj A1 kaj A7. Pro ĝiaj favoraj trafikkondiĉoj la komunumo estas kaj bone atingebla de Sankt-Galo kaj de Vinterturo kaj Zuriko, kio faras ĝin alloga kiel loĝlokoj por laboristoj el tiuj urboj.

La stacidomo de Aadorf estas servata de la regiona trajnlinio S35 de la fervojkompanio THURBO. De la stacidomo de Aadorf krome ekzistas poŝtaŭtolinio al Ettenhausen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Aadorf datiĝas el la jaro 886 kiel Ahadorf.

La hodiaŭa komunumo Aadorf formiĝis la 1-an de januaro 1996 per la kunigo de la antaŭaj komunumoj Aadorf, Aawangen, Ettenhausen, Guntershausen kaj Wittenwil en la kadro de la turgovia komunumreformo.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Aadorf