Aaliyah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aaliyah
Persona informo
Aaliyah
Naskonomo Aaliyah Dana Haughton
Naskiĝo 16-an de januaro 1979 (1979-01-16)
en Broklino
Morto 25-an de aŭgusto 2001 (2001-08-25) (22-jaraĝa)
en Marsh Harbour
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per aviadila akcidento vd
Tombo Ferncliff Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko DetrojtoBroklino vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Detroit School of Arts vd
Subskribo Aaliyah
Familio
Gefratoj Rashad Haughton vd
Edz(in)o Damon Dash vd
Profesio
Alia nomo Aaliyah vd
Okupo aktoro • filmaktoro • kantistomodelobaleta dancistomuzikistodancisto • modmanekeno vd
Aktiva dum 1991–2001 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aaliyah Dana Haughton (Novjorko, Usono, la 16-an de januaro 1979 – mortis ĉe insulo Abaco, Bahamoj, la 25-an de aŭgusto 2001) estas usona kantistino, produktistino, dancistino, aktorino kaj manekeno. Ŝi iĝis fama ekde mezo de la 1990-aj jaroj, interalie per kantoverkoj de R. Kelly, Missy Elliott kaj Timbaland.

Spite al ŝia mallonga kariero, ŝiaj diskoj estis venditaj en mult-milionaj ekzempleroj. Ŝi mortis en gaxo de 22 kjaroj, sur ŝia kariero, post kiam ŝia aviadilo Cessna 402B kraŝis.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi aperis unuafoje en 1989 en la televida kapablulo-serĉa programo Star Search, kie ŝi kantis ŝatatan kanton de sia patrino. Kvankam ŝi ne venkis, tiu konkuro sukcese montris ŝian kapablon. Ŝi poste kludis en la programo Family Matters.

Ŝi kantis en aĝo de 11 jaroj kun R&B-kantisto Gladys Knight en la nevada Las Vegas. Aaliyah ludis en pluraj programoj de Nickelodeon.

Ŝi unua disko paeris en 1994 (Age Ain’t Nothing but a Number), kies produktisto kaj grava kantoverkisto estis R. Kelly, R&B-kantisto. La plej grandan sukceson alportis la kanto Back & Forth.

Ŝia dua albumo estis One in a Million, ĉe kies produktado six kunlaboris kun Timbaland kaj Missy Elliott. La disko aperis en 1996 kaj rikoltis grandan sukceson.

Ŝi kantis en 1997 la filman kanton Journey to the Past de desegna filmo Anastasia de Fox Studios. En 1998, ŝi sukcesis per la filma kanto Are You That Somebody? de la filmo Dr. Dolittle.

Ŝi unua grava filma ludo estis en 2000 apud Jet Li en la filmo "Romeo Must Die".

Ŝi veturis en 2001 al Aŭstralio, por produkti la filmon Queen of the Damned, en kiu ŝi estis la ĉefrolulo. Samjare aperis ŝia tria albumo, Aaliyah.

La 25-an de aŭgusto en 2001, iom post deteriĝo de la aviadilo, ĝi iĝis nedirektebla kaj kraŝis el alto de 70 m al la grundo. Ŝi mortis pro la gravaj vundoj.

Ŝi estas entombigita en la Maxusoleo Rosewood, tombejo Ferncliff, novjorka distrikto Hartsdale.