Aaron Koenig

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aaron KOENIG (naskiĝis en 1963 aŭ 1964) estas eksa muzikisto de La Mondanoj kaj ĵurnalisto. Ekster la Esperanto-movado, li konatiĝis ĉefe kiel germana politika aktivulo.

Li eldonis propran albumon: "Aaron brazilumas esperante", kun bosanovoj, registrita en Brazilo, kun muzikaranĝoj de Flávio Fonseca. Tiu disko estis eldonita de periodaĵo AHOI Aŭdvida Komunikado en 1989. [1] [2]

Krome li verkis esperantlingvajn komiksojn, ekzemple "Legomoj atakas la teron" en GEJ-Gazeto 6/1988 kaj dezajnis esperantan t-ĉemizon eldonitan de Germana Esperanto-Junularo.

La 4-an de julio 2009, li elektiĝis estrarano de la Pirata Partio de Germanio. En majo 2010, li eksiĝis el la Pirata Partio post kreskinta kritiko pro lia kontraŭ-islama sinteno. En septembro 2010, li kunfondis la islamofobian partion "Die Freiheit" ("La Libereco"), kiu similas al la nederlanda Popola Partio por Libereco kaj Demokratio de Geert Wilders. Li eksiĝis el tiu partio meze de novembro 2011.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Filmetoj pri Aaron Koenig (intervjuo pri la celoj de la Pirata Partio)



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj